2017-09-30

Justigite 2017 Reformigo

 /|_| \
| (^)  |
| (  ) |
 \_,,_/
  / \
 \__/ (birdo kolombo)

J  U  S  T  I  G  I  T  E
PER LIA AMO

== 2017 == Reformigo (Reformacio) ==



LUTERO KAJ LA PERLO MULTEKOSTA
(Je la jaro 2017 la luterana kristanismo havas 500 jarojn)

Lutero forte luktis por trovi pacon kun dio kaj la certecon pri saviĝo. Li severe devigis sin por gajni tion ĉi, dum li estis frato, kaj preskaŭ perdis esperon pro tio. Tiu ĉi paco tamen venis al li per alia vojo. Malfrue en la vivo, li priskribis tion tiel: "Tiam mi sentis min, kiel mi renaskiĝis, kaj iris en ĉielĝojon per larĝe malfermitaj pordoj. Ĉiuj Skribaĵoj subite ŝajnis malsamaj al mi." Li diris ankaŭ pri turo en la Nigra fratejo en la urbo Vitenburgo, en kiu li lernis, kiel la loko de la diskovro: "Kaj miaj ŝuldsenso kaj spirito leviĝis, kaj mi certiĝis, ke estas la praveco de Dio, kiu pravigas kaj savas nin."  Kiam tio okazis estas efektive nesciata, sed multaj homoj pensas, ke tio okazis en la aŭtuno de la jaro 1514.

Kio kondukis Luteron al tio ĉi? Unue kaj plej grave ni komprenas, ke Luthero tiam ĉiam kovriĝis per la lernado de la Skribaĵoj. Due li ofte instruis kaj en la fratejo kaj en la urba preĝejo.

Li faris la unuajn legojn sur la ricevitan libron de la tempo, la Vulgato en la lingvo Latino. Erasmo, bonsciata lernegisto, preparis pli seneraran Novan interligon el la lingvo Greko, per diligente kolekti kaj rigardi grandan numeron de malnovaj libropartoj. Lutero uzis la unuan numeron de le libro tiel baldaŭ kiel presita. Johano Reuchlin, certa leĝisto kaj lerta lingvisto, presis hebrean lingvolibron kaj vortlibron antaŭ malmultaj jaroj en la jaro 1506. Kiam la fratoj Dominikaj volis pensigi la regnestron Maksimilianon bruligi ĉiujn hebreajn skribojn en la regno, Reuchlin kuraĝe kontraŭstaris, kaj ektrovis sin en grava danĝero. Unu el la malmultaj homoj, kiuj helpis lin en tiu disputo, estis Lutero, kiuj certe ne volis, ke la hebrea Malnova interligo detruiĝos.

Kio estas la internvido, kiu malfermis la pordon de ĉielĝojo al Lutero? Kiam Paŭlo diras:

ROMANOJ 1: 17 La praveco de Dio montriĝis per la fido al la fido, kiel skribite: La pravaj vivos per fido.

Dio donas pravecon, kaj ni ricevas ĝin per fido. Tio estas la praveco de Kristo, kiu kovras nian malpravecon, kaj pro kiu Dio juĝas nin sanktaj. Tio estas la fondo de la Reformigo, la perlo multekosta, senkovris de Lutero, kaj donata al ni.

(La supra estas traduko de: http://lutheranspokesman.org/2017/08/01/luther-finds-the-pearl-of-great-price-1514-1515/)



PRI NORDA DAKOTO

JAMES LIBERTY FISK

James Liberty FISK naskiĝis 1835 En la usona lando Nov-jorko. Li estis la plej maljuna el ses fratoj. Tie kvin el ili fariĝis gazetistoj.

Poste li transloĝis al la urbo White-Bear-Lake [Mareto Blanka-urso] en Minesoto. Li edziĝis kaj fariĝis kampestro. Je 1857 li unuiĝis kun terfirmao, kiu penis fari vojon al Vajomingo, sed ne povis fini ĝin. Li provis vendi teron apud la vojo al novloĝuloj.

Je 1861 li unuiĝis kun la volantula piedmilitistaro de Minesoto. Li estis malbona militisto. Aliaj minesotanoj tamen volis, ke li daŭrigas malfermi terojn por vendi. La estroj de la militistaro tial faris lin estro de la landoj inter la novlando de Dakoto kaj la usona lando Vaŝingtono apud la marego Pacifika.

Fisk ĉiam pagis tro multan monon. Je 1862 li uzis Pierre BOTTINEAU, la vojtrovisto de veturo de 1853. Li poste iris al la urbo Vaŝingtono por rakonti.

Je 1863 Fisk denove kondukis novloĝantaron al la lando Montano. Viro donis al li pecojn da oro, kiujn li volis, ke li donu al la usonestro Lincoln. Fisk returnis per kaleŝo, kaj perdis ilin proksime al Salt-Lake-City [Urbo Sala-Mareto], kaj devis returni je 140 kilometroj por retrovi ilin. Li donis la oron al la usonestro, sed ne rakontis al siaj estroj laŭ la ordonoj.

Je 1864 Fisk kondukis novloĝantaron el la milita fortejo Rice en Dakoto. Indianoj atakis la kaleŝaron. Kelkaj militistoj kuris al la fortejo por gajni pli multajn militistojn. Fisk devis returni ilin al la fortejo Rice. Li memoris sendi rakonton al la militestroj en Vaŝingtono. Li rapide foriris, kaj ne pagis al la hotelo 850 usd-ojn.

Je 1866 Fisk kondukis novloĝantaron de la fortejo Abercrombie en Dakoto al la urbo Helena en Montano. La kondukataro estis granda, ĉar oni trovis oron en Montano.

Post la veturo, Fisk kaj tri fratoj fondis gazetejon en Helena. Li mortis en domo por maljunaj militistoj en Minesoto je 1902.