2018-04-14

Izabela GUNN

 Je la jaro 1806, Johano FUBBISTER kun 26 jaroj veturis de la insuloj Orkney de Skotlando kaj subskribis por labori sub la firmao Duonmareto Hudson en la lando Kanado. Li estis malgranda, sed li forte laboris sub malfacila vetero. Tio, kion neniu sciis, estis, ke Johano FUBBISTER vere estis virino kun la nomo Izabela GUNN. La alia afero, kiun neniu sciis: ŝi jam estas peza kun infano dum kvar monatoj.

 Izabela jam komencis aferon kun viro kun la nomo Johano SCARTH, kiam ili ankoraŭ estis en Skotlando. Kiam SCARTH subskribis kun la firmao, ankaŭ Izabela subskribis. Unuj diras, ke ŝi ne volis estis for de SCARTH. Aliaj kredas, ke estis ĉar ŝi estis malriĉa, kaj havis simple du aliajn oportunojn: edziniĝi aŭ fariĝi servantino. Ial ajn la firmao ne permesis virinojn, ŝi tial vestis sin kiel viro. Izabela kaj SCARTH kaŝis la aferon je jaro. Kiam ŝi kuninfaniĝis, ŝi daŭrigis labori, kaj post la aŭtuno la pli malvarma vetero lasis, ke la pli varma vestoj kaŝis la ŝajnon.

Kiam Izabela eknaskis, ŝi iris la la domo de la estro de fortejo Pembina, Aleksandro HENRY. Ŝi petis, ke ŝi sidos ĉe la fajrejo, ĉar ŝi malsanis. HENRY ne komprenis, sed konsentis. Li iris al sia ĉambro, sed poste iu vokis lin. Kiel li skribis en la taglibron:

 Mi iris malsupren al li, kaj multe miris pro trovi lin kuŝantan antaŭ la fajrejo, dum li murmuris plorvortojn. Li... petegis, ke mi estu bonkora al malriĉa, senhelpa, forlasita bedaŭrindulo... senoportuna virino de Orkney.

 Kaj tiel okazis, ke Johano FUBBISTER naskis je la jaro 1807. Izabela ne simple havis la rakonton pri esti la unua eŭropana virino en Kanado, sed ankaŭ pri havi la unuan eŭropanan filon, kiu naskiĝis ĉe loko, kiu iam estos de Norda Dakoto.

No comments:

Post a Comment