2018-06-09

Justigite

 /|_| \
| (^)  |
| (  ) |
 \_,,_/
  / \

 \__/     J U S T I G I T E
             PER LIA AMO


LA FIDO, KIU KURAS

http://lutheranspokesman.org/2018/05/01/a-faith-that-runs/


HEBREOJ 12: 1 Ankaŭ ni, ĉar tiel granda nubo de okulvidintoj staras ĉirkaŭ ni, metu al la flanko ĉia pezon kaj la ŝuldojn, kiuj tiel facile kaptas nin. Lasu, ke ni longdaŭre faras la kuron, kiun Li metis antaŭ ni, dum ni rigardas Jesuon, la Kreinto kaj Finiganto de nia fido, kiu, ĉar la ĝojo, kiu estas antaŭ Li, daŭris sur la krucumo, dum Li hontis pro la ŝuldo, kaj sidiĝis ĉe la dekstro de Dio.


"Ismoj estas lambastono por la malfortuloj."

Oni ofte faras tiun diron por malkuraĝigi ismanoj, kiel fari, ke tiuj, kiuj malricevas la ismojn ne estus malfortaj. La vero tamen estas, ke ĉiuj homoj estas malpiuloj, kaj ĉiuj homoj tial estas malfortaj. Kaj ĉiuj homoj tial ĉi havas lambastonojn, al kiuj ili turni sin dum tempoj de malforteco. Unuj turnas sin al fortaj drinkoj kaj kontraŭlegaj kuracoj, dum aliaj turnas sin al malpiaj plezuroj aŭ aliaj malenuaĵoj. Unuj fidas al memhelpaj manieroj. Kaj estas ankaŭ tiuj, kiuj turnas sin al kelkaj malveraj ismoj, aŭ al simpla ŝajno de ismoj. Tiuj aferoj vere estas lambastonoj, kaj certe malbonaj. La diro "Ismoj estas lambstono por la malfortuloj" ne utilas por Kristanismo. Veras, ke ĉiuj estas malfortaj, la kristana fido tamen estas nenia lambastono!

Ĝi estas fido, kiu kuras.

La vorto "lambastono" estas bona priskribo por la penoj de la mondo por fari pri ŝuldo kaj ĝia postaĵoj. Ĉiuj la lambastonoj de la mondo simple povas ĉesigi la dolorojn aŭ forigi la signojn de la malsano, sed Jesuo resanigas! La kristana fido ne estas pri lame irado; ĝi estas fido, kiu kuras. La Biblio ofte tiel diras pri nia fido:

La nomo de la Eternulo estas forta altejo; la pravuloj kuras al ĝi, kaj sendanĝeras. (Saĝdiroj 18:10)

Tiuj, kiuj atendas pri la Eternulo, renovigas sian fortecon... Ili kuras, kaj ne lacas. (Jesaja 40:31)

Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj, kiuj faras kuron, kuras, sed nur unu ricevas la unuan buton? Kuru tiel, por ke vi povas gajni ĝin. (1 Korintanoj 9:24)

La savintoj de la fido  estas la "granda nubo el vidokulantoj" kiuj staras ĉirkaŭ ni. La rakontoj pri iliaj vivoj estas en la Sanktaj Skriboj por nia lernado. Kaj tiuj vivoj rakontas pri la fidelo de la boneco de Dio.

Tiuj rakontoj de kredantoj de la Malnova interligo montras, ke la kuro de fido estas pri longdaŭreco. Se ni tamen estas malfortaj, el kio venas nia longdaŭreco? Nia lego donas al ni la respondo: Rigardu Jesuon! Rigardi Jesuon donas al ni la povon por kuri kaj daŭri dum la kuro pri fido, ĉar ni scias, ke Jesuo staris kontraŭ niaj ŝuldoj kaj ĝia postaĵo, kaj Li venkis! Lia venko fariĝas via per fido! Dio donu al ni la donacon kaj daŭrpovon por kuri post Jesuo.

No comments:

Post a Comment