2018-07-14

Justigite 2018-07

 /|_| \
| (^)  |
| (  ) |
 \_,,_/
  / \
 \__/
 

  j u s t i g i t e
  pro lia bonkoreco

  unuaj elektitoj en la domon de la fido

lutheranspokesman.org/2017/07/01/initial-inductees-into-the-hall-of-faith/

hebreoj 11:4-7  pro la fido habel donis al dio pli bonan bruloferon al kain, per kiu li gajnis la montron, ke li estas prava, dum dio certigis lian donacon.  per tiu ĉi, [kvankam] li estas morta, li ankoraŭ diras.  pro la fido dio prenis ĥanoĥon for, por ke li ne vidu morton: neniu trovis lin, ĉar dio jam prenis lin.  antaŭ ol dio prenis lin, li havis tiun ĉi certigon, ke li plaĉis al dio.  sen fido plaĉi al dio ne eblas. tiu, kiu venis al dio, devas kredi, ke li estas, kaj ke li estas rekompenco por tiuj, kiuj diligente serĉas lin.  pro la fido dia timo movis noan, post dio konsilis al li pri aferoj, kiujn li ne vidis, kaj li pretigis kestŝipon por savi sian familion.  per tiu ĉi li ŝuldigis la mondon, kaj fariĝis heredanto de la praveco, kiu estas laŭ la fido.

  en la mondo de sportoj, ĉia havas sian domon de gloro, en kiun preskaŭ ĉiu sportisto deziras elektiĝis.  en la 11-a librero de la libro al la hebreoj, ni trovas tion, kion oni nomas la "domo de la fido".  la unuaj fideluloj, kiujn dio elektis, laŭ tia ĉi penso, en la domon de la domo de la fido de la 11-a de la hebreoj estas habel, ĥanoĥ kaj noa.

  kvankam sportistoj meritas la elekton en domon de gloro per siaj propraj faroj, tiuj en la domo de fido estas tie pro la senmerita laborado de dio, kiu laboras pro ili kaj en ili.  ĉiuj ili povas verigi kun la sendito paŭlo:

1 korintanoj 15:10  pro la bonkoreco de dio mi estas tio, kio me estas.  lia bonkoreco al mi ne estas vana.

  havantaj fidon al la venonta savanto kristo kaj lia reaĉetanta laboro, tiuj ĉi tri fideluloj ricevis la pravecon de kristo, kaj dio ricevis ilin.

  kvankam sportisto deziras esti en domo de gloro, ĉiu fidelulo al la sola vera dio atendas la bonvenon en la domon de la fido al dio - la eternan ĉielon.  ni certe povas atendi la eniron en la eternan regnon de gloro pro la krucumita kaj revivanta savinto jesuo kristo, al kiu ni rigardas pro la fido.  ĉiom da bonestimeco, gloro kaj laŭdado apartenas al nia savanto-dio.

No comments:

Post a Comment