2018-08-18

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 7

 VII

La trovisto iris trans la ŝipejo, kaj rapide ekiris al la ĉambro de la lokestro, kie li tuj enpermesis lin.
Li diris sen enkonduko:
- Lokestro, mi havas fortajn kaŭzojn por kredi, ke mia viro estas veturanto en la ŝipo Mongolia. Mi esperas, ke vi ne sigelos la pasporton.

- Se la pasporto estas vera, mi havas neniun privelegon por malpermesi. Mi ne povas…

La lokestro ne finis la frazon, ĉar, dum li parolis, li aŭdis frapeton ĉe la pordo, kaj du nekonatoj eniris, unu de kiuj estas la servanto, kiun FIX kontraŭis ĉe la ŝipejo. La alia, kiu estis lia estro, eltenis la pasporton kun la peto, ke la lokestro bonvolu sigeli ĝin.

La lokestro diris, post li legis la pasporton:
- Ĉu vi estas s-ro Fileas FOGG?
- Mi estas.

- Bone, sinjoro. Ĉu vi scias, ke sigelo havas nenian utilon, kaj neniu pasporto necesas?

Fileas FOGG respondis:
- Mi scias tion, sinjoro; mi tamen volas montri per via sigelo, ke mi venis tra la urbo Suez.

La lokestro daŭrigis skribis la tagon kaj subskribon sur la pasporton, post kiu li aldonis sian sigelon. S-ro FOGG pagis, malsuprenturnis sin sen rideto, kaj eliris, dum la servanto iris post li.

No comments:

Post a Comment