2018-08-25

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 8

 VIII

FIX baldaŭ reiris al PASPORTO, kiu sidis kaj rigardis la ŝipejon. La trovisto diris por kunparoli:
- Bone, mia amiko, ĉu la pasporto havas la sigelon?

- Jes; ni tamen tiel rapide veturas, ke ŝajnas, ke mi veturas en sonĝo.

- Ĉu vi grande rapidas?

- Mi ne rapidas, sed mia estro ja rapidas. Alflanke, mi devas aĉeti ŝuojn kaj ĉemizojn. Ni ekiris sen kestoj, sed nur kun sako el tapiŝo.

- Mi montros al vi bonegan venddomon por havi tion, kion vi volas.

Kaj ili kune ekiris, dum PASPORTO laŭte kundiris. Li diris:
- Plej grave, ne lasu, ke mi iros malfrue al la vaporŝipo.

- Ĉu vi rapide iris el la urbo London?

- Mi tiel ĉi pripensas! Je la antaŭa vendredo je la oka post la tagmezo, s-ro FOGG reiris de sia amikarejo, kaj post tri kvaronoj de horo ni ekiris.

- Via estro tamen iros al kie?

- Ĉiam antaŭen. Li iras ĉirkaŭ la mondon dum okdek tagoj! Li diras, ke tio estas pro ludpromeso, sed, inter vi kaj mi, mi ne kredas unu vorton de tio. Tio estas sensenca. Estas iu alia afero.

- Ĉu li estas riĉa?

- Sen iu ajn dubo, ĉar li portas kun si grandan numeron de monpaperetoj.

PASPORTO kaj li tiam iris al la venddomo, kie FIX lasis la kunulon, por ke li aĉetu. Post li konsilis, ke li ne malfruos pri la vaporŝipo, li rapidis denove al la lokestrejo. Li diris:
- Lokestro, mi nun ne havas dubon. Mi trovis la viron. Li donas la ŝajnon, ke li estas malordinarulo, kiu iras ĉirkaŭ la mondon dum okdek tagoj.

- La ŝajnoj estas tute kontraŭ la viro. Kion vi faros?

- Sendi rakonton al la urbo Londono por permesilo por leĝa kapto, kiun ili tuj sendos al la urbo Bombajo, kaj ekveturos en la ŝipo MONGOLIA, iros post li al Hindujo, kaj tie sur angla tero laŭleĝe kaptos lin kun la permesilo en mia mano.

No comments:

Post a Comment