2018-08-11

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 6

VI

La vaporŝipo MONGOLIA, konstruita el fero, devis iri ĉe 11:00 atm je merkredo, la naŭa de oktobro, al la urbo Suez. Du viroj promenis laŭ la ŝipejoj, inter la amaso el landanoj kaj fremdlandanoj, kiuj temploĝis ĉe la antaŭa malriĉa vilaĝo. Unu estis la angla lokestro de Suez, kiu kutime vidis el la fenestro de sia ĉambro anglajn ŝipojn, kiuj ĉiutage pasis laŭ la granda homfarita marvojo, pro kiu la malnova longa vojo de Anglujo al Hindujo pasante de la Kapo de bona espero mallongiĝis per duono. La alia estis malgranda homo kun maltrankvila, sed lertŝajna vizaĝo kun brilaj okuloj.

Tiu estis FIX, unu el la serĉistoj, kiujn Anglujo sendis por serĉi la ŝteliston.

Kelkaj orditaj sonoj el fajfego, kiuj voĉis la aliron de la ŝipo MONGOLIA, interrompis la pensojn de FIX.

Baldaŭ unu el la veturantoj, post li puŝis tra la amaso el portistoj, iris al li, kaj ĝentile petis, ĉu li povas fingromontri la anglan lokestrejon, dum li montris pasportilon, por kiu li volis sigelon. La priskribo en la pasportilo estas la sama de la ŝtelisto, kiun li ricevis el la serĉestrejo.
Li diris:
- Li mem devas iri al la lokestrejo, por certigi la scion en la pasportilo.

- Mi iros, kaj venigos mian estron, al kiu tamen ne plaĉos la interrompo.

La veturanto malsuprenturnis sin al FIX, kaj reiris al la vaporŝipo.

No comments:

Post a Comment