2018-09-23

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 9

IX

La mezuro inter la urboj Suez kaj Aden estas 1310 Mejloj, kaj la reguloj de la firmao permesas, ke la vaporŝipoj iru trans ĝi dum 138 horoj. Kaprico tamen plenigas la Ruĝan maron, kaj ĝi ofte estas malglata, kiel la plejparto de longaj kaj mallarĝaj duonmaroj. Ĉiam la sama membro de la kolegaro Reform, kiu miris pri nenia malbona okazo, senŝanĝa kiel la helpilo de la ŝipo, kaj malofte havanta la scivolemo por iri sur la supran plankon, pasis la memindajn vidojn de la Ruĝa maro kun senameco.

De PASPORTO, al li plaĉis, ke li trovis sur la supra planko unu tago post la ekiro de la urbo Suez la homon, kun kiu li piediris kaj diris ĉe la ŝipejo.

- Ha! Mi certe rememoras vin. Vi estas la servanto de la malordinara anglo.

- Ja tiele, s-ro...

-  FIX. Ĉu s-ro FOGG bone fartas? Mi neniam vidas vian estron supre. Ĉu vi scias, s-ro PASPORTO, ĉu tiu ĉi veturo ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj eble kaŝas nesciatan laboron - eble interlandan sendon?

- Kredu, s-ro FIX! Mi certigas vin, ke mi scias nenion pri tio, kaj mi pagus nenion por lerni pri tio.

Post la renkonto, PASPORTO kaj FIX kutime kundiris, kaj la dua celumis por gajni la fidon de la bonhomo.

Je la 13-a tago ili vidis la urbon Moĥa, ĉirkaŭata per rompitaj muroj, sur kiuj daktilarboj kreskis, kaj malproksimaj de kiu estis larĝaj kampoj de kafo.

La vapoŝipo MONGOLIA anstataŭ iri al la urbo Aden je la mateno de la 15-a laŭ la hortabulo, iris al tie je la vespero de la 14-a - la gajno de 15 horoj. S-ro FOGG kun sia servanto iris al la bordo de Aden por denove sigeli la pasporton. FIX nevidate iris post ili. PASPORTO diris al si, post li reiris al la vaporŝipo:
- Mi komprenas, ke veturi certe estas utile, se oni volas vidi ion novan.

La MONGOLIA devus iri al la urbo Bombajo je la 22-a; ĝi aliris je 20-a.

No comments:

Post a Comment