2018-10-20

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 11

 XI

La trenveturilaro ĝustatempe ekiris. PASPORTO veturis en la sama veturilo kun sia estro, kaj certa tria veturanto sidis el la seĝo kontraŭ ili. Tiu estis la sinjoro Francisko KROMARTY, unu el la kartluduloj en la ŝipo MONGOLIA. La sinjoro Francisko estis alta viro de kvindek jaroj.
PASPORTO, dum li piediris kaj rigardis el tie, ne povis kredi, ke li vere iris trans Hindujo en trenveturilaro. Je 12:30 la veturilaro haltis ĉe la urbo Burhampur, kie PASPORTO povis aĉeti hindajn domŝuojn kun manfaritaj perl'oj, per kiuj li senhumile kovris siajn piedojn.

La veturilaro iris en la valojn de la montoj Sutpur antaŭ la vespero. La veturilaro haltis je 20:00 ĉe la mezo de ombrema loko.

La veturantestro, dum li iris inter la veturantoj, voĉis:

- Veturantoj eliru tie ĉi!

La milita kondukanto tuj eliris, dum Fileas FOGG trankvile iris post li, kaj ili kune iris al la veturantestro:

- Ĉu ni devas halti tie ĉi?

- Certe. Ni ne plene konstruas la fervojon. Estis ankoraŭ 50 mejloj de tie ĉi al tie, kie la fervojo denove komencas.

- La gazetoj tamen eldiris la plenumon de la fervojo.

- La gazetoj eraris.

S-ro FOGG trankvile diris:

- S-ro Francisko, ni, se plaĉos al vi, serĉu alian manieron de veturi al la urbo Alahabad.

S-ro FOGG kaj s-ro Francisko KROMARTY, post ili serĉis tra la tuta vilaĝo trovis nenion, kaj revenis. Feliĉe, ankaŭ PASPORTO rigardis ĉirkaŭ si, kaj, post li atendis tempeton, diris:

- Sinjoro, mi pensas, ke mi trovis manieron por veturi - elefanton, kiu apertenas al hindo, kiu loĝas simple cent paŝoj de tie ĉi.

Ili baldaŭ iris ĝis dometo, proksima al kiu estis la besto, malfermata inter altaj bastonoj starigitaj en la teron. Kiuni - tiu estis la nomo de la besto - sendube povis veturi rapide dum longa tempo. Ĉar estis nenia alia maniero por veturi, s-ro FOGG oferis unue 1200, post tio 1500, 1800, 2000 livr'ojn. Restis nun nur sole por trovi vojestron, kaj tio estis facila. Juna hindo kun saĝŝajna vizaĝo volis doni la servon, kiun s-ro FOGG ricevis, dum li promesis grandan celpagon por ekkaŭzi lian deziron. La hindo, kiu estis lerta kondukanto de elefantoj, kovris lian dorson per ia tuko, kaj jugis al la dorso du tre malmolajn sidujojn. S-ro FOGG proponis porti la s-ron Franciskon, kion la militestro dankeme rivevis, ĉar unu veturanto pli multa verŝajne ne lacigos la grandegan beston. La hindo sidis sur la kolo de la elefanto, kaj je 9:00 ili ekiris de la vilaĝo, dum la besto piediris tra la dika arbaro el palm'arboj laŭ la plej mallonga vojo.

No comments:

Post a Comment