2018-11-11

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 13

 XIII

La vojkondukanto respondis:

- Estas certa, ne simple ke ni eble perdos niajn vivojn, sed ke ili turmentos nin, se ili kaptos nin.

La bona hindo tiam rakontis pri la malbonfortulino, kiu - li diris - estis glora belulino kaj la filino de riĉa komercisto de la urbo Bombaj. Ŝi ricevis tutan anglan edukon en tiu urbo. Pro ŝiaj manieroj kaj lerteco, oni pensus ŝin eŭropanino. Ŝia nomo estis Auda.

Kiam la nokto falis je ĉirkaŭ la 6-a ptm, ili decidis, ke ili iros al la brultablo. Al la malfeliĉeco de la vojkondukanto, la gardantoj de la popolestro kun lampoj kaj glavoj sen ingojz iris de flanko al flanko antaŭ la pordoj de la preĝejo. PASPORTO, kiu sedis sur la malaltaj branĉoj de arbo, pensis pri afero, kiu subite venis al li.

La horoj pasis, kaj la palaj ombroj montris la iĝo de la tago. La horo de la homofero venis.
La maljuna popolestro ne mortis, ĉar li subite, kiel spirito, leviĝis, kaj prenis sian edzinon en la manojn, kaj iris malsupren de la brultablo! La militistoj kaj pastroj, subite kaptataj per timegeco, kuŝis kun la vizaĝoj al la tero. Ili ne volis vidi tian miron.

La revivanta popolestro iris al la sinjoro Francisko kaj s-ro FOGG, kaj rapide diris:

- Ni ekiru!

Estis ja PASPORTO, kiu ŝteliris sur la brultablon, kaj savis la junulinon de morto! Post tempeto ĉiuj kvar veturanoj malaperis en la arbaron, kaj la elefanto rapide portis ilin for.

No comments:

Post a Comment