2018-11-24

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 14

 XIV

Ili iris al la fervojdomo je 10:00 ptm, kaj, post ili rekomencos la interrompatan fervojon, ili iros al la urbo Kalkuta antaŭ dudek-kvar horoj. Ili metos la junulinon en unu el la ĉambroj en la fervojdomo, dum s-ro FOGG ordonis, ke PASPORTO aĉetu por ŝi la aferoj pri saneco, kaj vestojn, por kio la estro donis al li permeson sen fino. La maniero, per kiu la pastroj de Pilaĝi regis ŝin, malrapide cedis, kaj ŝi resanis al sia antaŭa karaktero.

La fervoja kaleŝaro estis preta por iri for de Alahabad, kaj s-ro FOGG donis al la vojkondukanto la pagon konsentitan por la servo. Li diris al li:

- Hindo, mi ja pagis vin por via servo, sed ne por via fideleco. Ĉu vi volas havi tiun ĉi elefanton? Li estas via.

Li diris:

- Vi, bonestimato, donas al mi riĉaron!

Baldaŭ post tio, Fileas FOGG, la sinjoro Francisko KROMARTY kaj PASPORTO sidis en fervoja kaleŝo kun Auda, kiu havis la plej bonan seĝon, kaj iris plej rapide al la urbo Benares. Auda korsente dankis la savintojn kun larmoj pli bone ol kun vortoj. Fileas FOGG komprenis tion, kio estis en la koro de Auda, kaj proponis por certigi al ŝi, ke li iros kun ŝi al la insulo de la urbo Hong-kong.
Je 12:30 ptm la trenveturilaro haltis ĉe la urbo Benares, la celo de la sinjoro Francisko KROMARTY. Li adiaŭis al Fileas FOGG, kaj volis al li estontan bonon.

Ili iris al la urbo Kalkuta je 7:00 atm. Laŭ la taglibro de Fileas FOGG, li devis esti ĉe la urbo Kalkuto je la 25-a tago de la monato oktobro, kaj tio estis la senerara tempo de lia aliro.

No comments:

Post a Comment