2018-12-22

Ċirkaŭ la mondon post okdek tagoj 15

XV

La trenveturilaro iris en la fervojdomon. PASPORTO unue saltis el ĝi, kaj s-ro FOGG, kiu helpis la kunulinon por malsuprenpaŝi, iris post li. Fileas FOGG intencis tuj iri al la vaporŝipo al la insulo de Hongkongo, por certigi, ke Auda estos preta por la veturo.

Kiam li paŝis el la fervojdomo, pafilportisto iris al li, kaj diris:

- S-ro Fileas FOGG? Ĉu tiu ĉi viro estas via servanto?

-Jes.

- Bonvolu, ambaŭ vi, iri post mi.

Li kondukis s-ron FOGGon, Audan kaj PASPORTOn al speco de kvar-rada kaleŝo, trenata per du ĉevaloj. La kaleŝo haltis antaŭ simpla domo. La pafilportisto kondukis ilin al ĉambro kun baritaj fenestroj, kaj diris:

- Vi aperos antaŭ la juĝisto OBADJA je 8:30.

Auda diris al s-ro FOGG:

- Sinjoro, estas pro mi, ke vi ricevas tion ĉi - estas por savi min!

PASPORTO maltrankvile diris:

- La vaporŝipo foriros je 12:00!

Je 8:30 la pafilportisto malfermis la pordon, kaj petis, ke ili iru post li, kaj kondukis ilin al ĉambregon. S-ro FOGG kaj la du kunuloj sidiĝis antaŭ la tabloj de la juĝisto kaj lia rakontisto. PASPORTO, ne volanta atendi, diris:

- Pri kio vi ŝuldigas nin?

- Permesu, ke la plendantoj eniru!

Tri hindaj pastroj starigis antaŭ la juĝisto, kaj la rakontisto komencis laŭte legi plendon pri sensankteco kontraŭ Fileas FOGG kaj la servanto, kiujn ili ŝuldigis, ke ili malpurigis sanktigitan lokon.

La rakontisto aldonis:

- Kiel elprovaĵo, jen la ŝuoj de la kontraŭleĝulo, kiujn li lasis post si.

FIX, la trovisto, jam antaŭ komprenis la plibonaĵon, kiun la okazaĵo de PASPORTO donis al li. FIX kaj la pastroj iris al la estra urbo de Hindujo antaŭ s-ro FOGG kaj la servanto, kaj sciigis la juĝistojn por kapti ilin, kiam ili venas.

S-ro FOGG enue respondis:

- Mi konsentas.

La juĝisto daŭrigis diri:

- Mi juĝas tiun ĉi PASPORTOn al malliberejo dum 15 tagoj kaj depago da 300 livr'oj. Mi juĝas Fileason FOGGon al unu semajno da mallibereco kaj depago da 150 livr'oj.

FIX frotis la manojn pro kontenteco. Se li povos haltigi Fileason FOGGon en la urbo Kalkuto dum semajno, tio estas pli multa tempo ol la neceso por la sendo de la permesilo por kapti lin.
Fileas FOGG stariĝis, kaj diris:

- Mi donos liberpagon.

La juĝisto eldiris, ke la liberpago por ĉiu malliberulo estos 1000 livr'oj.

S-ro FOGG diris, dum li prenis la monon el la vestsako apud PASPORTO:

- Mi tuj pagos tion.

FIX esprimis:

- La malbonulo ankoraŭ estas libera! Mi iros post li al la fino de la mondo, se tio necesos.

No comments:

Post a Comment