2019-03-23

Cirkaŭ la mondon post okdek tagoj 19

XIX

PASPORTO kun la manoj en la poŝoj malrapide iris al la ŝipejo, dum li rigardis. Kiam li iris al la ŝipejo, kie ili devos iri en la ŝipon KARNATIK, li ne miris pro vidis la troviston FIX, kiu piediris al tie kaj tie ĉi. La permisilo por laŭleĝa kapto ne venis. PASPORTO diris:

- Nun, s-ro FIX, ĉu vi decidis iri kun ni ĝis nordameriko?

FIX respondis tra fermataj dentoj:

- Jes.

Ili iris en la komercoĉambro de la vaporŝipo, kaj certigis ĉambrojn por kvar homoj. La vendisto, dum li donis al ili la permesilojn, sciigis ilin, ke la laboro pri la ŝipo KARNATIK jam finiĝis, kaj ke la vaporŝipo foriros je la hodiaŭa vespero, kaj ne la morgaŭa mateno, kiel jam dirite.

FIX nun decidis kuraĝan faron. Li decidis diri al PASPORTO ĉion. Tio ŝajnis la sola maniero por teni s-ron Fileas FOGG je malmulte tagoj en la urbo Hongkongo. Li tiel invitis la kunulon al drinkejo, kiun li okaze ekvidis ĉe la ŝipejo.

FIX kaj PASPORTO ekkomprenis, ke ili estas en fumdomo, en kiu estas tiuj bedaŭrindaj, mortkapaj, mallertaj kreitoj, el kiuj la anglaj komercistoj vendis la malsaneman kuracaĵon, nomitan opio. Ili mendis du botelojn da vino, kiujn la franco bone utiligis. FIX diris:

- Mi volas severan parolon kun vi. Ĉu vi lernis, kiu mi estas? Mi tial diros al vi ĉion.

- Kvankam unue lasu, ke mi diros al vi, ke tiuj ĝentilhomoj senutile ludas. Membroj de la kolegaro Reform! Vi devas scii, ke mia estro estas verdiranta homo, kaj ke, kiam li promesas, li juste ludas.

FIX, dum li forte rigardis lin, diris:

- Kiu mi estas, vi pensas?

- Farulo de la kolegaro Reform, kiun ili sendis al tie ĉi por interrompi la veturon de mia estro. Kvankam mi malkovris vin antaŭlonge, mi ĝentilis por diri nenion pri tio al s-ro FOGG.

- Mi estas leĝodefenda trovisto, kiun la ordonejo en la urbo London sendis. La ludo de s-ro FOGG estas simpla malveraĵo, kiun vi kaj la ĝentilhomoj de la kolegaro malsaĝe kredas.

- Kial?

- Aŭskultu! Je la 28-a de la monato septembro, iu rabis kvindek-kvin livr'ojn el la Monejo de Anglujo. Jen la priskribo - same kiel s-ro Fileas FOGG.

PASPORTO kriis, kaj batis la tablon per mano:

- Sensence! Mia estro estas la plej verparolanta el homoj!

PASPORTO sentis pli kaj pli forte la farojn de la drinkaĵo. Kelkaj fumiloj kun opio kuŝis sur la tablo. FIX ŝtelmetis unu en manon de PASPORTO. Li prenis, metis ĝin inter la lipojn, ekbrulis, fumis, kaj lia kapo, grava pro la enfluo de la kuracaĵo, falis al la tablo.

FIX diris, post li vidis, ke PASPORTO estis sensentebla:

- Finfine! S-ro FOGG ne scios pri la foriro de la ŝipo!

Post li pagis la aĉetrakonton, FIX iris el la drinkejo.

No comments:

Post a Comment