2019-03-30

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 20

XX

Dum tiuj okazaĵoj pasis en la opi'odomo, s-ro FOGG, kiu ne scias la danĝeron pri esti malfrue por la vaporŝipo, trankvile kondukis Audan ĉirkaŭ la stratoj de la angla kvarono de la urbo, dum li aĉetis la necesaĵojn por la longa veturo antaŭ ili. Post tio ili returnis al la hotelo, kie ili manĝis.

Se li povus miri pri io ajn, li mirus pri ne vidi la servanton je la dormotempo. Kiam PASPORTO ne venis je la morgaŭa mateno por respondi al la sonilo de la estro, dum li ne montris ian maltrankvilaĵon, li prenis la vetursakon, vokis Audan, kaj sendis por tirveturilon. S-ro FOGG tiam lernis, ke la ŝipo KARNATIK jam fornaĝis je la antaŭa vespero.

Viro, kiu jam regardis lin, iris al li. Tiu estis FIX, kiu, post li salutis, diris al s-ro FOGG:

- Ĉu vi, sinjoro, kiel mi, veturanto en la ŝipo RANGUN, kiu hieraŭ aliris? Mi pensis, ke mi trovis tie ĉi vian servanton.

Auda diris:

- Ĉu li povis eniri la ŝipon sen ni?

La trovisto respondis:

- La ŝipo, post la plenumo de la rekonstruaĵoj, foriris de la urbo Hongkong je dekdu horoj antaŭ la jamdirata tempo, sen ia antaŭdiro. Ni nun devas atendi dum unu semajno por alia vaporŝipo.

S-ro FOGG donis sian manon al Auda, kaj iris al la ŝipejo por serĉi iun ajn pretan ŝipon. Dum tri horoj Fileas FOGG ĉirkaŭ iris laŭ la ŝipejo kun la intenco por trovi ŝipon, kiu portos lin al la urbo Jokohama.

S-ro FOGG tamen daŭrigis la serĉon, kiam maristo renkontis lin:

- Ĉu la sinjoro serĉas ŝipon?

- Ĉu vi havas pretan ŝipon?

-Jes, sinjoro, numero 43, la plej bona en la ŝipejo.

- Mi donos al vi cent livrojn po tago, kaj aldonotan rekompenson da ducent, se mi iros al la urbo Jokohama ĝis la tempo.

- Nun, sinjoro, mi ne povos endanĝerigi miajn laboristojn aŭ mian malgrandan ŝipon pro tia longa veturo dum tiu ĉi tempo de la jaro. Estos tamen alia vojo. La vaporŝipo al la urbo San-Francisko ne komencis ĉe la urbo Jokohama. Ĝi iris al la urboj Jokohama kaj Nagasaki, sed komencas ĉe la urbo Ŝanghaj. Ni povos iri post horo.

- Mi konsentas. Ĉu vi estas la estro de la ŝipo?

- Jes. Johano BUNSBY, la estro de la ŝipo TANKADIR.

Dum FIX maltrankvile iris al la ŝipo, la aliaj iris al la pafilportista domo en la urbo Hongkong. Fileas FOGG donis la priskribon de PASPORTO, kaj lasis monon por la serĉo pri li.

La ventotolojn kaj la anglajn kolorojn ili levis je 3:10 ptm.

No comments:

Post a Comment