2019-04-20

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 21

XXI

Ili iris tra la ŝipvojoj de la urbo Hongkong, kaj la ŝipo TANKADIR, blovata per bonaj ventoj, mire iris.

Je la sunleviĝo de la posta tago, kiu estis la 8-a de la monato novembro, la ŝipo veturis pli ol 100 mejloj. Je vespero la taglibro de la ŝipo montris, ke la ŝipo iris 220 mejloj de la urbo, kaj en la taglibro de s-ro FOGG, ke li esperas, ke li povos iri al la urbo Jokohama sen malfruigoj.

Je la mateniĝo la vento forte blovis, kaj la ĉielo antaŭdiris ventegon. Ventego el pluvo kaj vento malsupreniris kontraŭ ilin ĉirkaŭ 8:00. Grandegaj ondoj puŝis la ŝipon dum la tuta tago. La nokto estis vere timiganta. La tago reaperis. Estis signoj de trankvilo je la tagmezo. La nokto estis iomete senzorgema. Je la posta mateno ili ekvidis la bordon, kaj Johano BUNSBY povis certigi, ke ili estas ĉirkaŭ 100 mejloj de la urbo Ŝanghaj.

Je 19:00 ili estis akoraŭ je tri mejloj de la urbo. Ankaŭ tiam longo, nigra defumilo kun ringegoj el fumo aperis ĉe la rando de la akvo. Estis la usona vaporŝipo, kiu foriris al la urbo Jokohama je la skribita tempo.

S-ro FOGG trankvile diris:

- Sonu signon al ĝi! Levu la kolorojn!

No comments:

Post a Comment