2019-05-11

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 23

XXIII

Je la morgaŭa mateno bedaŭrinda, malriĉa, malsata PASPORTO diris al si, ke li devis manĝi, kaj ju pli rapide, des pli bone.

Dum li pensis laŭ tia maniero, liaj okuloj ekvidis grandon signon, kiun ia ŝercemulo portis laŭ la stratoj:

BALANCISTARO JAPANA
ESTIMATA VILHELMO BATULKAR, HAVANTO
LASTAJ RIGARDINDAĴOJ
ANTAŬ LA FORIRO AL USONO
DE LA
LONGAJ NAZOJ! LONGAJ NAZOJ!

Li iris post la ŝercemulo, kaj post kvarono de horo li haltis antaŭ la domo kun eksteraj muroj kun koloroj, kiuj montris balancistaron. PASPORTO eniris, kaj petis pri s-ro BATULKAR, kiu tuj aperis. PASPORTO demandis:

- Ĉu vi volas servanton, sinjoro?

S-ro BATULKAR kriis, dum li montris du fortajn manojn:

- Mi jam havas du servantojn, kiuj estas obeantaj kaj fidelaj, kaj neniam forlasis min, kaj laboras por manĝaĵo, kaj jen ili. Mi ne povas ricevi vin kiel servanto, sed povas kiel ŝercemulo.

La rigardaĵo, kiun la estimata s-ro BATULKAR laŭte kriis, komencis je la tria ptm. Li donis al PASPORTO la laboron por uzi sian fortan dorson por la montro de la "egipta tombego el homoj", kvankam li ne povis fari antaŭripeton.

Antaŭ la tria rigardantoj iris en la domon. La elfaro estis simila al ĉiuj balancistaraj montroj.

S-ro BATULKAR kriis la lastan vidindon, la "egipta tombego el homoj". PASPORTO iris al la planko, kaj kuŝis apud la aliaj, kiuj faris la fundon. Dua balancistaro metis sin sur ilin, poste tria, kaj poste kvara, ĝis la domo el homoj iris al la supro de la domo. Tio gajnis laŭtan laŭdadon, kiam la balanco subite malaperis, kaj la domo rompiĝis.

La ŝuldo estis de PASPORTO. Li forlasis sian lokon, kaj falis al la piedoj de unu el la rigardantoj, kaj kriis:

- Ha, mia estro! mia estro!

- Bone. Ni iru al la vaporŝipo.

Je 6:30 ptm, la vera tempo por foriri, s-ro FOGG kaj Auda kun PASPORTO post ili, iris en la usonan vaporŝipon.

No comments:

Post a Comment