2019-06-08

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 25

XXV

Estas je 7:00 atm, kiam s-ro FOGG, Auda kaj PASPORTO ekiris sur la landegon nordamerikan, se oni povas doni tiun nomon al la ŝipejo en la akvo, sur kiun ili elŝipiĝis.

S-ro FOGG, kiam li iris sur la bordon, iris por lerni je kiu horo la unua treno iros al la urbo Nov-York, kaj trovis, ke tio estos je 6:00 ptm. Li tial havi la tutan tagon por esti en la estra urbo de la lando Kalifornia. Uzantaj kaleŝon, li kaj Auda paŝis en ĝi, dum PASPORTO sidis apud la kondukanto, kaj ili ekiris al la hotelo Interlanda. De la alta loko PASPORTO scivoleme rigardis la larĝajn stratojn. La alta turo de la estra domo estis super la tuta vido de la stratoj, kiuj kvarangule kuŝis unu trans la alia.

La tera etaĝo de la hotelo enhavis grandan manĝejon, malferman al ĉiuj pasirantoj. Post la matenmanĝo s-ro FOGG kun Auda ekiris al la angla regodomo por la sigelo. Li tamen ne iris ĝis ducent paŝoj, kiam "per la plej granda ŝanco en la mondo" li renkontis la troviston FIX. La trovisto - kiu intencis ne perdi la vidon de li - petis iri kun ili dum ilia promeno ĉirkaŭ la urbo.

Ili baldaŭ trovis sin ĉe la strato Montgomery, kie estis granda amaso da homoj. Oni ĉie aŭdis laŭtajn kriojn:

- La bonulo KAMERFIELD!

- La bonulo MANDIBOY!

Por rigardi sen ili puŝi ilin, la promenantaro iris al supro de ŝtuparo ĉe la fino de la strato. Nova lukto venis. Fermataj manoj batis. Aktivularo venis al la ŝtuparo, kie ili staris. Granda batalulo kun ruĝaj barbo kaj vizaĝo, kiu ŝajnis esti la estro, levis manon por bati s-ron FOGG. Li fortege batus lin, se FIX ne rapidis al tie, kaj anstataŭe ricevis tion.

S-ro FOGG kolere ekrigardis la batalulon, kaj kriis:

- Usonano!

La alia respondis:

- Anglo! Ni denove renkontos! Kio estas la nomo?

- Fileas FOGG. Kaj via?

- La kolonestro Stamp PROKTOR.

La ondo el homoj pasis, post ĝi puŝis la troviston al la tero.

Je 5:45 ptm la veturantoj iris al la fervojdomo, kaj trovis la trenon pretan por foriri.

No comments:

Post a Comment