2019-09-14

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 30

XXX

Tri veturantoj, enhavantaj PASPORTON, malaperis. La kolonestro PROKTOR havis gravan vundon. Ili portis lin al la milita fortejo.

S-ro FOGG staris senmova. Li mallaŭte diris al Auda:

- Mi trovos lin vivan aŭ mortan.

La estro de la milita fortejo Kearney estis tie. S-ro FOGG diris al li:

- Sinjoro, tri veturantoj malaperis. Ĉu vi proponos iri post la indianoj?

La estro respondis:

- La indianoj povos iri trans la rivero Arkansas, kaj mi ne povas lasi la fortejon sendefendema.

S-ro FOGG malvarme diris:

- Mi sola iros.

- Ne. Vi estas kuraĝa viro -

Li aldonis, dum li turnis sin al la militistoj:

- Tridek volantoj!

Breve post tio, s-ro FOGG premis la manon de la juna virino, kaj, post li fidas al ŝi pri la vetursako, iris kun la malgranda militistaro. Antaŭ ol li foriris, li diris al la militistoj:

- Miaj amikoj, mi dividos inter vi 5000 usonanajn dolar'ojn, se ni savos la malliberulojn.

Tiam estis malgrande post la tagmezo.

La veturantoj ĝojis por vidi, ke la lokomovilo rekomencis ĉe la antaŭo de la treno. Auda rapidis el la fervojdomo, kaj demandis al la veturantestro:

- Ĉu vi rekomencos?

La veturantestro respondis:

Mi ne povas interrompi la veturon. Ni nun malfruas per tri horoj.

- Kaj kiam alia treno iras al tie ĉi de la urbo San-Francisko?

- Je la morgaŭa vespero.

- Tiam tamen estos tro malfrue! Mi ne iros.

Dumtempe la veturantoj kaj kelkaj el la vunditoj, inter ili la kolonestro PROKTOR jam sidis en la treno. La kondukisto fajfis, la treno ekiris, kaj baldaŭ malaperis, kaj miksis sian blankan fumon kun la ĉirkaŭblovanta kaj forte falanta neĝo.

Tra la nokto Auda, plena per malfeliĉaj antaŭsentoj kaj la koro per ĉagrenegoj, ĉirkaŭiris ĉe la rando le la herbolando. La nokto pasis. Ili aŭdis pafojn. La militistoj rapidis el la fortejo, kaj je la duono de mejlo ekvidis piedirantaron bonordeman.

No comments:

Post a Comment