2019-10-12

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 32

XXXII

La ŝipo ĈINUJO jam foriris, kaj ŝajnis, ke ĝi forportis la lastan esperon de Fileas FOGG.

S-ro FOGG tamen, post li iris de la ŝipejo Kunard, simple diris:

- Ni konsilos morgaŭ pri tio, kio estos la plej bona. Kuniru!

La veturantaro iris trans la rivero Hudson en la transrivera ŝipo ĜERSEY-URBO, kaj sidis en kaleŝo al la hotelo S-ta Nikolas.

La posta tago estis la 12-a de la monato decembr'o. S-ro FOGG sola iris el la hotelo, post li donis al PASPORTO ordonetojn por atendi la revenon, kaj por sciigi Audan, ke ŝi tuj estu preta.

S-ro FOGG salutis ŝipon, iris en ĝin, kaj baldaŭ ektrovis sin en la ŝipo HENRIETA kun feraj muroj kaj ligna supraplanko. Sur la supraplanko, li petis por la ŝipestro, kiu baldaŭ salutis. Li estis viro kun 50 jaroj kaj grandaj okuloj, kaj kun la koloro de malnova kupro, ruĝaj haroj, dika kolo, kaj voĉo kiel malafabla hundo.

S-ro FOGG demandis:

- La ŝipestro?

- Mi estas la ŝipestro.

- Mi estas Fileas FOGG de la urbo London.

- Mi estas Andreo SPEEDY de la urbo Kardiff.

- Ĉu vi havas veturantojn?

- Neniam veturantojn. Tro malhelpas.

- Ĉu vi portos min kaj tri aliajn al la urbo Liverpool?

- Ne. Mi iros al la urbo Bordeaux, certe al Bordeaux.

- Mi donos al vi 2000 dolar'ojn.

- Po ĉiu?

- Po ĉiu.

La ŝipestro SPEEDY simple diris:

- Mi komencos je la 9-a horo. Ĉu vi kaj via veturantaro estas pretaj?

S-ro FOGG tiel simple respondis:

- Ni estos en la ŝipo je la 9-a horo.

No comments:

Post a Comment