2019-11-09

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 33

XXXIII

Post unu horo la ŝipo HENRIETA pasis la lumturon, kiu montras la enirejon de la rivero Hudson, kaj iris al la marego.

Je la tagmezo de la posta tago, viro iris al la altoĉambro por certigi la lokon de la ŝipo. Estis Fileas FOGG.

Fileas FOGG jam veturis por la urbo Bordeaux. Dum la 30 horoj, kiam li estis en la ŝipo, li tiel komercis per siaj monpaperetoj, ke al la maristoj, kiu ne estis la longatempa maristaro, ne plaĉas la ŝipestro. Ili fermis lin en lian ĉambron per ŝlosilo kaj seruro.

Dum la unuaj tagoj ili sufiĉe facile veturis.

FIX decidis, ke la ŝipo per la ordonoj de FOGG ne iras al la urbo Liverpool, sed al ia parto de la mondo, kie la ŝtelisto libere loĝos.

Je la 13-a ili pasis la bordo de la insulo Newfoundland - danĝera loko, kie estas oftaj nebuloj kaj fortaj ventegoj.

La 16-a de la monato de decembr'o estis la 75-a tago post la foriro de Fileas FOGG de la urbo London.

Je tiu tago la vaporilisto iris al la supraplanko al s-ro FOGG, kaj komencis severe paroli kun li:

- Vi devas memori, ke, post ni ekiris, ni tenis varmajn fajrojn en ĉiuj fajrejoj. Ni kvankam havis sufiĉan karbon por iri per vaporo de la urbo Nov-York al la urbo Bordeaux, ni ne havis sufiĉan por plena vaporo de tie al la urbo Liverpool.

Je tempeto antaŭ la tagmezo Fileas FOGG, post li certigis la lokon de la ŝipo, vokis PASPORTON, kaj ordonis, ke li venigu la ŝipestron SPEEDY. Post malgranda tempeto, kun krioj kaj malbenoj la ŝipestro aperis ĉe la supraplanko. Li diris kun ruĝa vizaĝo:

- Kie estas ni?

S-ro FOGG respondis per nerompebla trankvileco:

- Je 707 mejl'oj de la urbo Liverpool. Mi sendis pro vi, sinjoro, por peti, ĉu vi vendos al mi vian ŝipon. Mi devos bruli ĝin.

La ŝipestro SPEEDY kriis:

- Bruli mian ŝipon! La ŝipo de kosto da 50 000 usonaj dolar'oj!

Fileas FOGG respondis, dum li donis al li falditajn monpaperetojn:

- Jen 60 000.

Andreo SPEEDY elkaptis ilin, kaj metis ilin en poŝon. Li aldonis:

- Ĉu vi scias, ŝipestro FOGG, ke vi havas iometon de usonano en vi?

- Disigu la seĝojn kaj litojn, kaj brulu ilin!

La pli granda parto de la supraplanko malaperis je la 20-a. Je tiu tago tamen ili ekvidis la bordon de Irlando.

La ŝipo HENRIETA iris en la urbon Queenstown je 1:00 atm. La veturantaro tuj iris al la lando. Ĉiuj ili eniris trenon, kiu estis preta por foriri je 1:30. Je sunleviĝo ili estis en la urbo Dublin. Ili baldaŭ iris en vaporŝipon.

Fileas FOGG fine iris el la ŝipo ĉe la ŝipejo de la urbo Liverpool je 11:40 de la 21-a tago de la monato decembr'o. Li estis nur je ses horoj de la urbo London.

Je tiu tujo FIX iris al li, metis manon sur lin, montris la permesilon por laŭleĝa kapto, kaj diris:

- Mi kaptas vin per la nomo de la reĝino!

No comments:

Post a Comment