2019-11-16

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj 34

XXXIV

Fileas FOGG estis en la malliberejo. Li estis sub seruro en la domo de fremdalandaj postulmonoj, kaj atendis kondukiĝi al la urbo London.

Se iu ajn tiam iris en la domon, tiu trovis s-ron FOGG, sidanta sur benko sen movaĵo, trankvila kaj sen videbla kolero.

Je 2:33 ptm li aŭdis bruon ekster la ĉambro, kaj post tio la pordo malfermiĝis, kaj li vidis la tri: PASPORTO, Auda, kaj FIX, kiu rapidas al li. Li kun malfacileco diris:

- Sinjoro - Pardonu! - malbonokaza simileco - ili kaptis la ŝtelulon antaŭ tri tagoj - vi estas libera!

Li iris al FIX, kaj rigardis lian vizaĝon, kaj per la sola rapida movo, kiun li faris dum sia tuta vivo, tiris malantaŭen la manojn, kaj per la senerareco de maŝino, batis la troviston al la planko.

Tiam estis 2:40 ptm. La rapida treno jam foriris. Fileas FOGG tiam petis apartan trenon. La aferoj de la fervojo ne permesis, ke la treno foriros antaŭ 3:00 ptm.

Estis tamen malfruigoj, kaj kiam s-ro FOGG paŝis el la treno ĉe la fervojdomo, ĉiuj horloĝoj en la urbo London montris 8:45 ptm.

Post la veturo ĉirkaŭ la mondon, li malfruis per kvin minut'oj. Li malgajnis la ludomonon!

No comments:

Post a Comment