2019-12-15

Ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj (plena)

(La posta estas skribita, sole uzante la vortojn de la Unua Libro de Esperanto, kie estas eble. La unua vortaro de Esperanto havis ne eĉ 900 vortojn. Mi ankaŭ penis forfari kelkajn erarojn.)



ĈIRKAŬ LA MONDON EN OKDEK TAGOJ

de Jules VERN
tro mallonge tradukita de Gary Miller



I

Frapo nun sonis sur la pordo de la orda loĝejo, kie Fileas FOGG sidis. Certa juna viro kun tridek jaroj iris al li, kaj kapsalutis.

Fileas FOGG demandis:

- Vi estas franco - mi kredas ke - kaj ĉu via nomo estas Johano?

La novvenulo respondis:

- JEAN, se plaĉas al la sinjoro. Jean PASPORTO, la surnomo, kiu tenas al mi, ĉar mi havas la kutimon por iri de unu laborejo al la alia. Post mi aŭdis, ke s-ro Fileas FOGG estis la plej laŭtempa sinjoro en la Unuiĝinta Regno, mi venis al la sinjoro kun la espero pri la trankvila vivo, kaj por forgesi la nomon PASPORTO.

S-ro FOGG respondis:

- De tiu ĉi tempo, dudek-naŭ post la dekdua horo je tiu ĉi merkredo je la dua tago de la deka monato oktobr'o, vi estas pri mia servado.

Fileas FOGG stariĝis, prenis la ĉapelon per lia maldekstra mano, metis ĝin sur la kapon kun la kutima movo, kaj eliris sen vorto.

II

Je la duonhoro post la dekunua horo PASPORTO tiam trovis sin sola en la domo.

Li subite ekvidis supra la horloĝo papereton, kiu estis la tempoj por la ĉiutaga laboro de la domo. Li ĝoje diris:

- Tio ĉi estas ja tio, kion mi volis! Li estas vera maŝino; plaĉas al mi servi maŝinon.

III

Fileas FOGG, post li fermis la pordon de sia domo je 11:30, kaj metis la dekstran piedon antaŭ la maldekstran je 575 fojoj, kaj la maldekstran antaŭ la dekstran 576 fojoj, iris al la anaro Reform.

Tomas FLANAGAN diris:

- Nun, RALPH, kio pri la ŝtelisto? Al kie li povas iri, ĉu vi scias?

Andreo STUART diris:

- Tion mi ne scias. La mondo estas tiel granda.

Fileas FOGG mallaŭte diris:

- Ĝi unue estis tiel.

- Kion vi diras per "unue"? Ĉu la mondo malgrandiĝas?

RALPH respondis:

- Mi konsentas kun s-ro FOGG. La mondo malgrandiĝas, ĉar oni povas iri ĉirkaŭ ĝin dekfoje pli rapide ol antaŭ cent jaroj.

Fileas FOGG interrompis:

- Post okdek tagoj. Jen la kalkulo de la ĈIUTAGA TELEGRAFO:

From London to Suez via Mont Cenis and
Brindisi, by rail and steamboats .................    7 days
From Suez to Bombay, by steamer .................... 13  "
From Bombay to Calcutta, by rail ...................  3  "
From Calcutta to Hong Kong, by steamer ............. 13  "
From Hong Kong to Yokohama (Japan), by steamer .....  6  "
From Yokohama to San Francisco, by steamer ......... 22  "
From San Francisco to New York, by rail ............. 7  "
From New York to London, by steamer and rail ........ 9  "
                                                        ------
Total ............................................   80 days.

STUART diris:

- Jes, okdek tagoj. Tio tamen ne pensas pri malbona vetero, kontraŭaj ventoj, destruitaj ŝipoj kaj fervojoj, kaj tiel ĉi. Plaĉos al mi vidi, ke vi faros tion ĉi post okdek tagoj.

Fileas FOGG respondis:

- Mi metos 20 000 kontraŭ iu ajn, kiu volas, ke mi veturos ĉirkaŭ la mondon post okdek tagoj aŭ pli malmultaj - post 1920 horoj.

La s-roj STUART, FALLENTIN, SULLIVAN, FLANAGAN kaj RALPH, post ili kune konsilis, respondis:

- Ni konsentas.

S-ro FOGG diris:

- Bone. La treno iros al la urbo Dover je 20:45. Mi iros per ĝi.

IV

PASPORTO, kiu jam lernis la hortabulon de sia laboroj, grande miris por vidi, ke la estro kulpis pri veni je nekutima horo.

Fileas FOGG respondis:

- Ni iros ĉirkaŭ la mondon.

PASPORTO grande malfermis la okulojn, levis la manojn, kaj ŝajnis, ke li falos pro tro multe da sensenca mireco. Li murmuris:

- Ĉirkaŭ la mondon!

S-ro FOGG respondis:

- Dum okdek tagoj - ni tial ne perdos unu tempeton. Ni havos nenian keston, simple unu sakon kun du ĉemizoj kaj tri paroj da ŝtrumpoj por mi, kaj same por vi. Venigu mian surtuton kaj la fortajn ŝuojn, tamen ni malmulte piediros. Rapide!

Ĝis la oka horo ptm PASPORTO jam plenis la simplan sakon, kiu enhavis la vestarojn de la estro kaj si. Ankoraŭ kun maltrankvilo li fermis la pordon de sia ĉambro, kaj iris malsupren al s-ro FOGG.

- Jen ili.

- Bone! Prenu tiun ĉi sakon. Certe gardu ĝin, ĉar ĝi enhavas dudek mil anglajn livr'ojn.

Kaj li donis ĝin al la mano de PASPORTO.

Post li rapide aĉetis du pasportojn al la urbo Paris, s-ro FOGG iris trans la fervojo al la treno, kiam li ekvidis la amikojn de la anaro Reform.

STUART demandis:

- Ĉu vi ne forgesas, kiam vi devos reveni al Londono?

- Post okdek tagoj, je sabato, la 21-a de decembro, la jaro 1872 je 8:45 ptm. Ĝis la revido, sinjoroj.

Fileas FOGG kun la servanto sidiĝis en unuaspeca kaleŝo je 8:40 ptm. Je 8:45 la treno malrapide ekiris de la fervojdomo.

V

La sendanto de pafilportistoj sidis en la ordonĉambro je iu vespero je la naŭa horo, kiam li ricevis la postan kurierleteron:

Suez al London.

ROWAN, Sendanto de pafilportistoj, ordonejo Skotlanda Yard:

Mi trovis la ŝtelulon, Fileas FOGG. Tuj sendu permesilon por la laŭleĝa kapto al la urbo Bombaj.

FIX, homtrovisto.

La anoj de la anaro Reform memoris la sensencajn kutimojn de Fileas FOGG: la solemaj manieroj, la subita foriro. Ŝajnis, ke per la veturo ĉirkaŭ la mondon pro la propono pri ludo, li havis nenian celon sed por diskonduki la homtrovistojn, kaj dissendi ilin for de sia vojo.

VI

La vaporŝipo MONGOLIA, konstruita el fero, devis iri ĉe 11:00 atm je merkredo, la naŭa de la deka monato oktobr'o, al la urbo Suez. Du viroj promenis laŭ la ŝipejoj, inter la amaso el landanoj kaj fremdalandanoj, kiuj tempeloĝis ĉe la antaŭa malriĉa vilaĝo. Unu estis la angla lokestro de Suez, kiu kutime vidis el la fenestro de sia ĉambro anglajn ŝipojn, kiuj ĉiutage pasis laŭ la granda homfarita marvojo, pro kiu la malnova longa vojo de Anglujo al Hindujo pasante de la Kapo de bona espero mallongiĝis per duono. La alia estis malgranda homo kun maltrankvila, sed lertŝajna vizaĝo kun brilaj okuloj.

Tiu estis FIX, unu el la serĉistoj, kiujn Anglujo sendis por serĉi la ŝteliston.

Kelkaj orditaj sonoj el fajfego, kiuj voĉis la aliron de la ŝipo MONGOLIA, interrompis la pensojn de FIX.

Baldaŭ unu el la veturantoj, post li puŝis tra la amaso el portistoj, iris al li, kaj ĝentile petis, ĉu li povas fingromontri la anglan lokestrejon, dum li montris pasporton, por kiu li volis sigelon. La priskribo en la pasporto estas la sama de la ŝtelisto, kiun li ricevis el la serĉestrejo.

Li diris:

- Li mem devas iri al la lokestrejo, por certigi la scion en la pasporto.

- Mi iros, kaj venigos mian estron, al kiu tamen ne plaĉos la interrompo.

La veturanto malsuprenturnis sin al FIX, kaj reiris al la vaporŝipo.

VII

La homtrovisto iris trans la ŝipejo, kaj rapide ekiris al la ĉambro de la lokestro, kie li tuj enpermesis lin.

Li diris sen enkonduko:

- Lokestro, mi havas fortajn kaŭzojn por kredi, ke mia viro estas veturanto en la ŝipo MONGOLIA. Mi esperas, ke vi ne sigelos la pasporton.

- Se la pasporto estas vera, mi havas neniun permeson por malpermesi. Mi ne povas...

La lokestro ne finis la frazon, ĉar, dum li parolis, li aŭdis frapeton ĉe la pordo, kaj du nekonatoj eniris, unu de kiuj estas la servanto, kiun FIX kontraŭis ĉe la ŝipejo. La alia, kiu estis lia estro, eltenis la pasporton kun la peto, ke la lokestro bonvolu sigeli ĝin.

La lokestro diris, post li legis la pasporton:

- Ĉu vi estas s-ro Fileas FOGG?

- Mi estas.

- Bone, sinjoro. Ĉu vi scias, ke sigelo havas nenian utilon, kaj neniu pasporto necesas?

Fileas FOGG respondis:

- Mi scias tion, sinjoro; mi tamen volas montri per via sigelo, ke mi venis tra la urbo Suez.

La lokestro daŭrigis skribis la tagon kaj subskribon sur la pasporton, post kiu li aldonis sian sigelon. S-ro FOGG pagis, malsuprenturnis sin sen rideto, kaj eliris, dum la servanto iris post li.

VIII

FIX baldaŭ reiris al PASPORTO, kiu sidis kaj rigardis la ŝipejon. La trovisto diris por kundiri:

- Bone, mia amiko, ĉu la pasporto havas la sigelon?

- Jes; ni tamen tiel rapide veturas, ke ŝajnas, ke mi veturas en sonĝo.

- Ĉu vi grande rapidas?

- Mi ne rapidas, sed mia estro ja rapidas. Alflanke, mi devas aĉeti ŝuojn kaj ĉemizojn. Ni ekiris sen kestoj, sed nur kun sako el tapiŝo.

- Mi montros al vi bonegan vendodomon por havi tion, kion vi volas.

Kaj ili kune ekiris, dum PASPORTO laŭte kundiris. Li diris:

- Plej grave, ne lasu, ke mi iros malfrue al la vaporŝipo.

- Ĉu vi rapide iris el la urbo London?

- Mi tiel ĉi pripensas! Je la antaŭa vendredo je la oka post la tagmezo, s-ro FOGG reiris de sia amikarejo, kaj post tri kvaronoj de horo ni ekiris.

- Al kie via estro tamen iros?

- Ĉiam antaŭen. Li iras ĉirkaŭ la mondon dum okdek tagoj! Li diras, ke tio estas pro ludpromeso, sed, inter vi kaj mi, mi ne kredas unu vorton de tio. Tio estas sensenca. Estas iu alia afero.

- Ĉu li estas riĉa?

- Sen iu ajn dubo, ĉar li portas kun si grandan numeron de monpaperetoj.

PASPORTO kaj li tiam iris al la vendodomo, kie FIX lasis la kunulon, por ke li aĉetu. Post li konsilis, ke li ne malfruos pri la vaporŝipo, li rapidis denove al la lokestrejo. Li diris:

- Lokestro, mi nun ne havas dubon. Mi trovis la viron. Li donas la ŝajnon, ke li estas malordinarulo, kiu iras ĉirkaŭ la mondon dum okdek tagoj.

- La ŝajnoj estas tute kontraŭ la viro. Kion vi faros?

- Sendi rakonton al la urbo London por permesilo por leĝa kapto, kiun ili tuj sendos al la urbo Bombaj, kaj ekveturos en la ŝipo MONGOLIA, iros post li al Hindujo, kaj tie sur angla tero laŭleĝe kaptos lin kun la permesilo en mia mano.

IX

La mezuro inter la urboj Suez kaj Aden estas 1310 mejl'oj, kaj la reguloj de la firmao permesas, ke la vaporŝipoj iru trans ĝi dum 138 horoj. Kaprico tamen plenigas la Ruĝan maron, kaj ĝi ofte estas malglata, kiel la plejparto de longaj kaj mallarĝaj duonmaroj. Ĉiam la sama membro de la kolegaro Reform, kiu miris pri nenia malbona okazo, senŝanĝa kiel la horloĝo de la ŝipo, kaj malofte havanta la scivolemo por iri sur la supran plankon, pasis la memorindajn vidojn de la Ruĝa maro kun senameco.

De PASPORTO, al li plaĉis, ke li trovis sur la supra planko unu tago post la ekiro de la urbo Suez la homon, kun kiu li piediris kaj diris ĉe la ŝipejo.

 - Ha! Mi certe rememoras vin. Vi estas la servanto de la malordinara anglo.

 - Ja tiele, s-ro...

 -  FIX. Ĉu s-ro FOGG bone fartas? Mi neniam vidas vian estron supre. Ĉu vi scias, s-ro PASPORTO, ĉu tiu ĉi veturo ĉirkaŭ la mondon dum 80 tagoj eble kaŝas nesciatan laboron - eble interlandan sendon?

- Kredu, s-ro FIX! Mi certigas vin, ke mi scias nenion pri tio, kaj mi pagus nenion por lerni pri tio.

Post la renkonto, PASPORTO kaj FIX kutime kundiris, kaj la dua celumis por gajni la fidon de la bonhomo.

Je la 13-a tago ili vidis la urbon Moĥa, ĉirkaŭata per rompitaj muroj, sur kiuj daktil'arboj kreskis, kaj malproksimaj de kiu estis larĝaj kampoj de kafo.

La vaporŝipo MONGOLIA anstataŭ iri al la urbo Aden je la mateno de la 15-a laŭ la hortabulo, iris al tie je la vespero de la 14-a - la gajno de 15 horoj. S-ro FOGG kun sia servanto iris al la bordo de Aden por denove sigeli la pasporton. FIX nevidate iris post ili. PASPORTO diris al si, post li reiris al la vaporŝipo:

- Mi komprenas, ke veturi certe estas utile, se oni volas vidi ion novan.

La MONGOLIA devus iri al la urbo Bombaj je la 22-a; ĝi aliris je 20-a.

X

La veturantoj de la ŝipo MONGOLIA surteriĝis je 4:30 ptm. Je 8:00 ptm la treno ekiros al la urbo Kalkuta. Sinjoro FOGG, post li adiaŭis al kart'oludaj kolegoj, iris el la vaporŝipo, donis al sia servanto kelkajn laboraĵojn, ordonis, ke li estu al la fervojdomo je 8:00 ptm, kaj kun sia regula paŝo, kiu frapis laŭ ĉiu soneto de la horloĝo, iris al la pasporta domo. Post li faris la aferon ĉe la pasporta domo, Fileas FOGG trankvile iris al la fervojdomo, kie li aĉetis manĝon.

FIX jam surteriĝis mallonge post s-ro FOGG, kaj la unua haltejo estis la domo de la pafilportistoj de la urbo Bombaj. La permesilo por la leĝa kapto ankoraŭ ne venis al la domo.

PASPORTO, post li aĉetis la ordinaran kiomon da ĉemizoj kaj ŝuoj, promenis ĉirkaŭ la stratoj, kie estis amasoj el homoj de multaj popoloj. Nefeliĉe por sia estro kaj ankaŭ por si, la scivolemo tiris sin al pli malproksime, ol al tie, al kie li volis iri. Li ekvidis la brilan laŭdejegon sur la monteto Malabar, kaj senĉesebla deziro por vidi la internon ekkaptis lin. Li vere ne sciis, ke malpermesas, ke kristanoj iras en certajn hindajn laŭdejojn, kaj ke eĉ la fideluloj ne devas eniri, post ili lasu la ŝuojn ĉe la pordo.

PASPORTO tamen, dum li ne pensis pri iu ajn malutilaĵo, eniris kiel simpla vidulo. Li ekvidis tri kolerajn pastrojn, kiuj tuj ĵetfalis sur lin, forigis la ŝuojn, kaj komencis bati lin kun laŭtaj, sovaĝaj voĉoj.

Je kvin minutoj antaŭ 8:00 ptm, PASPORTO sen ĉapelo kaj ŝuoj, post li perdis la sakon kun ĉemizoj kaj ŝuoj, senspire rapidis en la fervojdomon. FIX, kiu iris post s-ro FOGG al la domo, kaj vidis, ke li vere iros el la urbo, estis tie sur la atendejo.

Fileas FOGG neamike diris, dum li iris en la veturilon:

- Mi esperas, ke tiu ĉi ne denove okazos.

XI

La treno laŭtempotabule ekiris. PASPORTO veturis en la sama veturilo kun sia estro, kaj certa tria veturanto sidis el la seĝo kontraŭ ili. Tiu estis la sinjoro Francisko KROMARTY, unu el la kart'oluduloj en la ŝipo MONGOLIA. La sinjoro Francisko estis alta viro de kvindek jaroj.

PASPORTO, dum li piediris kaj rigardis el tie, ne povis kredi, ke li vere iris trans Hindujo en treno. Je 12:30 la treno haltis ĉe la urbo Burhampur, kie PASPORTO povis aĉeti hindajn domŝuojn kun manfaritaj perl'oj, per kiuj li senhumile kovris siajn piedojn.

La treno iris en la valojn de la montoj Sutpur antaŭ la vespero. La treno haltis je 20:00 ĉe la mezo de ombrema loko.

La veturantestro, dum li iris inter la veturantoj, voĉis:

- Veturantoj eliru tie ĉi!

La milita kondukanto tuj eliris, dum Fileas FOGG trankvile iris post li, kaj ili kune iris al la veturantestro:

- Ĉu ni devas halti tie ĉi?

- Certe. Ni ne plene konstruas la fervojon. Estis ankoraŭ 50 mejl'oj de tie ĉi al tie, kie la fervojo denove komencas.

- La gazetoj tamen eldiris la plenumon de la fervojo.

- La gazetoj eraris.

S-ro FOGG trankvile diris:

- S-ro Francisko, ni, se plaĉos al vi, serĉu alian manieron de veturi al la urbo Alahabad.

S-ro FOGG kaj s-ro Francisko KROMARTY, post ili serĉis tra la tuta vilaĝo trovis nenion, kaj revenis. Feliĉe, ankaŭ PASPORTO rigardis ĉirkaŭ si, kaj, post li atendis tempeton, diris:

- Sinjoro, mi pensas, ke mi trovis manieron por veturi - elefant'obeston, kiu apertenas al hindo, kiu loĝas simple cent paŝoj de tie ĉi.

Ili baldaŭ iris ĝis dometo, proksima al kiu estis la besto, malfermata inter altaj bastonoj starigitaj en la teron. Kiuni - tiu estis la nomo de la besto - sendube povis veturi rapide dum longa tempo. Ĉar estis nenia alia maniero por veturi, s-ro FOGG oferis unue 1200, post tio 1500, 1800, 2000 livr'ojn. Restis nun nur sole por trovi vojestron, kaj tio estis facila. Juna hindo kun saĝoŝajna vizaĝo volis doni la servon, kiun s-ro FOGG ricevis, dum li promesis grandan celpagon por ekkaŭzi lian deziron. La hindo, kiu estis lerta kondukanto de tiaj bestoj, kovris lian dorson per ia tuko, kaj jugis al la dorso tre malmolajn sidujojn. S-ro FOGG proponis porti la s-ron Francisko, kion la militestro dankeme rivevis, ĉar unu veturanto pli multa verŝajne ne lacigos la grandegan beston. La hindo sidis sur la kolo de la besto, kaj je 9:00 ili ekiris de la vilaĝo, dum la besto piediris tra la dika arbaro el palm'arboj laŭ la plej mallonga vojo.

XII

La rapidaj paŝoj de la elefanto, kondukata de la lerta hindo, grande skuis la du virojn, Fileas FOGG kaj la sinjoro Francisko KROMARTY, kiuj estis kovrataj al la kolo en la "sidingoj" donitaj al ili. Post du horoj la kondukanto haltigis la elefanton, kaj donis al li unu horon por ripozi, dum kiu Kiuni, post li satigis la soifon ĉe proksima akvofonto, komencis manĝi la branĉojn kaj arbetojn ĉirkaŭ si. Ĉe tagmezo la hindo donis signon pri la foriro.

Ili iris tute trans la granda parto de la montaro Vindhia je 8:00 ptm, kaj haltis denove ĉe la ombrema flanko en ruinita dometo. Ili veturis preskaŭ 25 mejl'ojn dum tiu tago, kaj egala longeco ankoraŭ estis inter ili kaj la fervojdomo de Alahabad.

La veturo rekomencis je 6:00 atm. Je 2:00 ptm la kondukanto iris en dikan arbaron, kiu iris tra kelkaj mejl'oj. La elefant'o maltrankviletiĝis, kaj subite haltis. Tiam estis 4:00 ptm. Murmurado baldaŭ fariĝis pli klara. Tio ŝajnis kiel malproksima kantado de homaj voĉoj kun kupraj soniloj.

La kondukanto kondukis la elefant'on en densejon, kaj samtempe petis, ke la veturantoj silentu. La antaŭo de la laŭdantaro baldaŭ aperis. La pastroj unue venis. Ili estis ĉirkaŭataj de viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj kantis, regule interrompataj per soniloj. Ili kondukis post si kaleŝeton kun grandaj radoj. Sur la kaleŝeto staris malbelega similaĵo de virino kun kvar manoj. Aliaj kondukis virinon, kiu faletis je ĉiu paŝo. La virino estis juna, kaj pala kiel eŭropano. La gardantoj, kiuj iris post la junulino, havis glavojn sen ingoj, kiuj pendis ĉe la korpmezo, kaj portis mortinton. Tiu estis maljuna viro, bele vestata kiel popolestro.

La sinjoro Francisko kun malgaja vizaĝo rigardis la laŭdantaron, kaj diris:

- Homa brulofero, sed volanta.

La kondukanto kelkfoje turnis la kapon, kaj diris:

- La brulofero, kiu okazos je mateniĝo morgaŭ, ne estos volanta.

La kondukanto tiam kondukis la elefant'on el la densejo, kaj saltis sur la kolon. S-ro FOGG haltigis lin, turnis al la sinjoro KROMARTY, kaj diris:

- Eble, ni povos savi tiun virinon.

XIII

La vojkondukanto respondis:

- Estas certa, ne simple ke ni eble perdos niajn vivojn, sed ke ili turmentos nin, se ili kaptos nin.

La bona hindo tiam rakontis pri la malfortulino, kiu - li diris - estis glora belulino kaj la filino de riĉa komercisto de la urbo Bombaj. Ŝi ricevis tutan anglan edukon en tiu urbo. Pro ŝiaj manieroj kaj lerteco, oni pensus ŝin eŭropanino. Ŝia nomo estis Auda.

Kiam la nokto falis je ĉirkaŭ la 6-a ptm, ili decidis, ke ili iros al la brultablo. Al la malfeliĉeco de la vojkondukanto, la gardantoj de la popolestro kun lampoj kaj glavoj sen ingoj iris de flanko al flanko antaŭ la pordoj de la preĝejo. PASPORTO, kiu sedis sur la malaltaj branĉoj de arbo, pensis pri afero, kiu subite venis al li.

La horoj pasis, kaj la palaj ombroj montris la iĝo de la tago. La horo de la homofero venis.

La maljuna popolestro ne mortis, ĉar li subite, kiel spirito, leviĝis, kaj prenis sian edzinon en la manojn, kaj iris malsupren de la brultablo! La militistoj kaj pastroj, subite kaptataj per timegeco, kuŝis kun la vizaĝoj al la tero. Ili ne volis vidi tian miron.

La revivanta popolestro iris al la sinjoro Francisko kaj s-ro FOGG, kaj rapide diris:

- Ni ekiru!

Estis ja PASPORTO, kiu ŝteliris sur la brultablon, kaj savis la junulinon de morto! Post tempeto ĉiuj kvar veturanoj malaperis en la arbaron, kaj la elefant'o rapide portis ilin for.

XIV

Ili iris al la fervojdomo je 10:00 ptm, kaj, post ili rekomencos la interrompatan fervojon, ili iros al la urbo Kalkuta antaŭ dudek-kvar horoj. Ili metos la junulinon en unu el la ĉambroj en la fervojdomo, dum s-ro FOGG ordonis, ke PASPORTO aĉetu por ŝi la aferoj pri saneco, kaj vestojn, por kio la estro donis al li permeson sen fino. La maniero, per kiu la pastroj de Pilaĝi regis ŝin, malrapide cedis, kaj ŝi resanis al sia antaŭa karaktero.

La fervoja treno estis preta por iri for de la urbo Alahabad, kaj s-ro FOGG donis al la vojkondukanto la pagon konsentitan por la servo. Li diris al li:

- Hindo, mi ja pagis vin por via servo, sed ne por via fideleco. Ĉu vi volas havi tiun ĉi elefant'on? Li estas via.

Li diris:

- Vi, bonestimato, donas al mi riĉaĵon!

Baldaŭ post tio, Fileas FOGG, la sinjoro Francisko KROMARTY kaj PASPORTO sidis en fervoja kaleŝo kun Auda, kiu havis la plej bonan seĝon, kaj iris plej rapide al la urbo Benares. Auda korsente dankis la savintojn kun larmoj pli bone ol kun vortoj. Fileas FOGG komprenis tion, kio estis en la koro de Auda, kaj proponis por certigi al ŝi, ke li iros kun ŝi al la insulo de la urbo Hong-kong.

Je 12:30 ptm la treno haltis ĉe la urbo Benares, la celo de la sinjoro Francisko KROMARTY. Li adiaŭis al Fileas FOGG, kaj volis al li estonton bonan.

Ili iris al la urbo Kalkuta je 7:00 atm. Laŭ la taglibro de Fileas FOGG, li devis esti ĉe la urbo Kalkuto je la 25-a tago de la deka monato oktobr'o, kaj tio estis la senerara tempo de lia aliro.

XV

La treno iris en la fervojdomon. PASPORTO unue saltis el ĝi, kaj s-ro FOGG, kiu helpis la kunulinon por malsuprenpaŝi, iris post li. Fileas FOGG intencis tuj iri al la vaporŝipo al la insulo de Hong-Kong, por certigi, ke Auda estos preta por la veturo.

Kiam li paŝis el la fervojdomo, pafilportisto iris al li, kaj diris:

- S-ro Fileas FOGG? Ĉu tiu ĉi viro estas via servanto?

- Jes.

- Bonvolu, ambaŭ vi, iri post mi.

Li kondukis s-ron FOGG, Audan kaj PASPORTOn al speco de kvar-rada kaleŝo, trenata per du ĉevaloj. La kaleŝo haltis antaŭ simpla domo. La pafilportisto kondukis ilin al ĉambro kun baritaj fenestroj, kaj diris:

- Vi aperos antaŭ la juĝisto OBADJA je 8:30.

Auda diris al s-ro FOGG:

- Sinjoro, estas pro mi, ke vi ricevas tion ĉi - estas por savi min!

PASPORTO maltrankvile diris:

- La vaporŝipo foriros je 12:00!

Je 8:30 la pafilportisto malfermis la pordon, kaj petis, ke ili iru post li, kaj kondukis ilin al ĉambregon. S-ro FOGG kaj la du kunuloj sidiĝis antaŭ la tabloj de la juĝisto kaj lia rakontisto. PASPORTO, ne volanta atendi, diris:

- Pri kio vi ŝuldigas nin?

- Permesu, ke la plendantoj eniru!

Tri hindaj pastroj starigis antaŭ la juĝisto, kaj la rakontisto komencis laŭte legi plendon pri sensankteco kontraŭ Fileas FOGG kaj la servanto, kiujn ili ŝuldigis, ke ili malpurigis sanktigitan lokon.

La rakontisto aldonis:

- Kiel elprovaĵo, jen la ŝuoj de la kontraŭleĝulo, kiujn li lasis post si.

FIX, la trovisto, jam antaŭ komprenis la plibonaĵon, kiun la okazaĵo de PASPORTO donis al li. FIX kaj la pastroj iris al la estra urbo de Hindujo antaŭ s-ro FOGG kaj la servanto, kaj sciigis la juĝistojn por kapti ilin, kiam ili venas.

S-ro FOGG enue respondis:

- Mi konsentas.

La juĝisto daŭrigis diri:

- Mi juĝas tiun ĉi PASPORTOn al malliberejo dum 15 tagoj kaj depago da 300 livr'oj. Mi juĝas la estron Fileas FOGG al unu semajno da mallibereco kaj depago da 150 livr'oj.

FIX frotis la manojn pro kontenteco. Se li povos haltigi la ŝteliston en la urbo Kalkuta dum semajno, tio estas pli multa tempo ol la neceso por la sendo de la permesilo por kapti lin.

Fileas FOGG stariĝis, kaj diris:

- Mi donos liberpagon.

La juĝisto eldiris, ke la liberpago por ĉiu malliberulo estos 1000 livr'oj.

S-ro FOGG diris, dum li prenis la monon el la vestsako apud PASPORTO:

- Mi tuj pagos tion.

FIX esprimis:

- La malbonulo ankoraŭ estas libera! Mi iros post li al la fino de la mondo, se tio necesos.

XVI

La veturo de la urbo Kalkuta al la insulo de Hong-Kong havis 3,500 mejlojn, kaj necesas 10-12 horojn.

Kion la trovisto FIX, kiu tiel malfeliĉe devis veturi de lando al lando, faris dum la tuta tempo? Li povis ekiri en la ŝipo RANGUN ĉe la urbo Kalkuta, sen ke PASPORTO vidis lin, post li lasis ordonon, ke, se la permesilo por laŭleĝa kapto venos, passendu ĝin al la urbo Hong-Kong.

FIX iris el sia ĉambro, kaj iris al la supra planko. PASPORTO promenis ĉe la antaŭa parto de la vaporŝipo. La trovisto rapidis antaŭen kun la ŝajno de forta miro, kaj laŭte diris:

- Vi, ĉu tie ĉi, en la ŝipo RANGUN?

- Ĉu, s-ro FIX, en la ŝipo?

- Kaj kiel fartas s-ro FOGG?

- Tiel sana kaj tempakapa, kiel ĉiam, ne malfrua nur je unu tago post la tempo! S-ro FIX, ni tamen havas junulinon kun ni. Ni metos ŝin sub la defendado de unu el ŝiaj parencoj, riĉa komercisto en la urbo Hong-Kong.

XVII

PASPORTO komencis pensi, ke kia malkutima okazaĵo devigis, ke FIX tenas al la vojo, laŭ kiu lia estro iras. La meritinda servanto, fiera pro sia ŝtelpensado, diris al si:

- Estas klare! Li estas rigardanto por ŝtelrigardi nin! Ha, sinjoroj de la kolegaro Reform, vi multe pagos pro tio!

La ŝipo RANGUN lasis, ke la haltigilo falas ĉe la urbo Singapur je la venonta tago je 4:00, por ricevi karbon, post ĝi gajnis duonon da tago super la priskribita tempo de la aliro. Post duhora veturo en kaleŝo tra la lando, Auda kaj s-ro FOGG reiris al la urbo.

Je 11:00 la ŝipo RANGUN iris el la ŝipejo de la urbo Singapur, kiu estas je 1300 mejloj de la insulo Hong-Kong, kia estas malgranda angla ekloĝejo proksima al la marbordo de Ĉinujo. La vetero, kiu ĝis nun estis bona, ŝanĝis je la lasta kvarono de la luno. La maro forte turniĝis, kaj la vento iam fariĝis ventego, sed feliĉe blovis el la posto.

Je iu tago FIX diris al PASPORTO:

- Ĉu vi rapidas por iri al la urbo Hong-Kong?

- Grande rapidas!

PASPORTO diris per malrapida sono:

- S-ro FIX, ĉu ni malfeliĉe perdos vin, kiam ni iros al la urbo Hong-Kong? Vi antaŭe irus al la urbo Bombaj, kaj jen vi ĉe Ĉinujo.

- Estas feliĉeco kaj malfeliĉeco pri tiaj aferoj. Vi tamen devas kompreni, ke mi ne veturas per mia propra kosto.

PASPORTO laŭte diris, dum li ridis:

- Mi sentas min certa pri tio!

FIX ne komprenante iris al sia ĉambro. Iel ajn la franco trovis, ke li estas trovisto.

XVIII

La vetero estis malbona dum la lastaj tagoj de la veturo. Fileas FOGG rigardis la ventegeman maron, kiu ŝajnis, ke ĝi luktis por malrapidigi lin. La ventego grande plaĉis al FIX. Lia plezuro estus plena, se la ŝipo RANGUN devus returni for de la forteco de la vento kaj ondoj. PASPORTO restis sur la supra planko dum la tuta ventego, kaj pensis por helpi la antaŭeniron de la ŝipo per helpado al la maristaro.

La perditan tempon neniu povis regajni. Neniu vidis la teron ĝis 5:00 de la 6-a de la monato. Fileas FOGG malgajnis dudek-kvar horojn, kaj ne povis iri laŭtempe al la urbo Jokohama.

S-ro FOGG ne atendis por iri al la turnisto, kaj trankvile demandis, ĉu vi scias, kiam la vaporŝipo iros de la urbo Hong-Kong al la urbo Jokohama. La turnisto diris:

- Je la alta defluo de la morgaŭa mateno. Ili devis resanigi unu el ĝiaj bolilegoj, kaj ili tial atendigis la foriron ĝis morgaŭ.

PASPORTO premis la manon de la turnisto, kaj korsente skuis ĝin kun feliĉo, kaj laŭte diris:

- Turnisto, vi estas la plej bona bonulo!

Iu laŭte diris, ke la ŝipo KARNATIK iros de la urbo Hong-Kong je 5:00 de la morgaŭa mateno.

S-ro FOGG trovis ĉambron de hotelo por la junulino, kaj, post li sentis certa, ke ŝi necesas nenion, ekiris por serĉi ŝian kuzon, Ĝiĝih. Kiam li renkontis moniston, li demandis, ke Ĝiĝih iris de la lando Ĉinujo antaŭ du jaroj.

Fileas FOGG returnis sin al la hotelo, petis tempetan kundiron kun Auda, kaj rapide sciigis ŝin, ke Ĝiĝih nun ne loĝas en la urbo Hong-Kong, sed verŝajne en la Nederlando. La ĝentilviro finis:

- PASPORTO, iru al la ŝipo KARNATIK, kaj pagu por tri ĉambrojn.

XIX

PASPORTO kun la manoj en la poŝoj malrapide iris al la ŝipejo, dum li rigardis. Kiam li iris al la ŝipejo, kie ili devos iri en la ŝipon KARNATIK, li ne miris pro vidi la troviston FIX, kiu piediris al tie kaj tie ĉi. La permisilo por laŭleĝa kapto ne venis. PASPORTO diris:

- Nun, s-ro FIX, ĉu vi decidis iri kun ni ĝis Nordameriko?

FIX respondis tra fermataj dentoj:

- Jes.

Ili iris en la komercoĉambro de la vaporŝipo, kaj certigis ĉambrojn por kvar homoj. La vendisto, dum li donis al ili la permesilojn, sciigis ilin, ke la laboro pri la ŝipo KARNATIK jam finiĝis, kaj ke la vaporŝipo foriros je la hodiaŭa vespero, kaj ne la morgaŭa mateno, kiel jam dirite.

FIX nun decidis kuraĝan faron. Li decidis diri al PASPORTO ĉion. Tio ŝajnis la sola maniero por teni s-ron Fileas FOGG je malmulte tagoj en la urbo Hong-Kong. Li tiel invitis la kunulon al drinkejo, kiun li okaze ekvidis ĉe la ŝipejo.

FIX kaj PASPORTO ekkomprenis, ke ili estas en fumdomo, en kiu estas tiuj bedaŭrindaj, mortkapaj, mallertaj kreitoj, el kiuj la anglaj komercistoj vendis la malsaneman kuracaĵon, nomitan opi'o. Ili mendis du botelojn da vino, kiujn la franco bone utiligis. FIX diris:

- Mi volas severan parolon kun vi. Ĉu vi lernis, kiu mi estas? Mi tial diros al vi ĉion.

- Kvankam unue lasu, ke mi diros al vi, ke tiuj ĝentilhomoj senutile ludas. Membroj de la kolegaro Reform! Vi devas scii, ke mia estro estas verdiranta homo, kaj ke, kiam li promesas, li juste ludas.

FIX, dum li forte rigardis lin, diris:

- Kiu mi estas, vi pensas?

- Farulo de la kolegaro Reform, kiun ili sendis al tie ĉi por interrompi la veturon de mia estro. Kvankam mi malkovris vin antaŭlonge, mi ĝentilis por diri nenion pri tio al s-ro FOGG.

- Mi estas leĝodefenda trovisto, kiun la ordonejo en la urbo London sendis. La ludo de s-ro FOGG estas simpla malveraĵo, kiun vi kaj la ĝentilhomoj de la kolegaro malsaĝe kredas.

- Kial?

- Aŭskultu! Je la 28-a de la naŭa monato septembr'o, iu rabis kvindek-kvin mil livr'ojn el la Monejo de Anglujo. Jen la priskribo - same kiel s-ro Fileas FOGG.

PASPORTO kriis, kaj batis la tablon per mano:

- Sensence! Mia estro estas la plej verparolanta el homoj!

PASPORTO sentis pli kaj pli forte la farojn de la drinkaĵo. Kelkaj fumiloj kun opi'o kuŝis sur la tablo. FIX ŝtelmetis unu en manon de PASPORTO. Li prenis, metis ĝin inter la lipojn, ekbrulis, fumis, kaj lia kapo, grava pro la enfluo de la kuracaĵo, falis al la tablo.

FIX diris, post li vidis, ke PASPORTO estis sensentebla:

- Finfine! S-ro FOGG ne scios pri la foriro de la ŝipo!

Post li pagis la aĉetrakonton, FIX iris el la drinkejo.

XX

Dum tiuj okazaĵoj pasis en la opi'odomo, s-ro FOGG, kiu ne scias la danĝeron pri esti malfrue por la vaporŝipo, trankvile kondukis Audan ĉirkaŭ la stratoj de la angla kvarono de la urbo, dum li aĉetis la necesaĵojn por la longa veturo antaŭ ili. Post tio ili returnis al la hotelo, kie ili manĝis.

Se li povus miri pri io ajn, li mirus pri ne vidi la servanton je la dormotempo. Kiam PASPORTO ne venis je la morgaŭa mateno por respondi al la sonilo de la estro, dum li ne montris ian maltrankvilaĵon, li prenis la vetursakon, vokis Audan, kaj sendis por tirveturilon. S-ro FOGG tiam lernis, ke la ŝipo KARNATIK jam fornaĝis je la antaŭa vespero.

Viro, kiu jam regardis lin, iris al li. Tiu estis FIX, kiu, post li salutis, diris al s-ro FOGG:

- Ĉu vi, sinjoro, kiel mi, veturanto en la ŝipo RANGUN, kiu hieraŭ aliris? Mi pensis, ke mi trovis tie ĉi vian servanton.

Auda diris:

- Ĉu li povis eniri la ŝipon sen ni?

La trovisto respondis:

- La ŝipo, post la plenumo de la rekonstruaĵoj, foriris de la urbo Hongkong je dekdu horoj antaŭ la jamdirata tempo, sen ia antaŭdiro. Ni nun devas atendi dum unu semajno por alia vaporŝipo.

S-ro FOGG donis sian manon al Auda, kaj iris al la ŝipejo por serĉi iun ajn pretan ŝipon. Dum tri horoj Fileas FOGG ĉirkaŭ iris laŭ la ŝipejo kun la intenco por trovi ŝipon, kiu portos lin al la urbo Jokohama.

S-ro FOGG tamen daŭrigis la serĉon, kiam maristo renkontis lin:

- Ĉu la sinjoro serĉas ŝipon?

- Ĉu vi havas pretan ŝipon?

- Jes, sinjoro, numero 43, la plej bona en la ŝipejo.

- Mi donos al vi cent livr'ojn po tago, kaj aldonotan rekompenson da ducent, se mi iros al la urbo Jokohama ĝis la tempo.

- Nun, sinjoro, mi ne povos endanĝerigi miajn laboristojn aŭ mian malgrandan ŝipon pro tia longa veturo dum tiu ĉi tempo de la jaro. Estos tamen alia vojo. La vaporŝipo al la urbo San-Francisko ne komencis ĉe la urbo Jokohama. Ĝi iris al la urboj Jokohama kaj Nagasaki, sed komencas ĉe la urbo Ŝanghaj. Ni povos iri post horo.

- Mi konsentas. Ĉu vi estas la estro de la ŝipo?

- Jes. Johano BUNSBY, la estro de la ŝipo TANKADIR.

Dum FIX maltrankvile iris al la ŝipo, la aliaj iris al la pafilportista domo en la urbo Hong-Kong. Fileas FOGG donis la priskribon de PASPORTO, kaj lasis monon por la serĉo pri li.

La ventotolojn kaj la anglajn kolorojn ili levis je 3:10 ptm.

XXI

Ili iris tra la ŝipvojoj de la urbo Hong-Kong, kaj la ŝipo TANKADIR, blovata per bonaj ventoj, mire iris.

Je la sunleviĝo de la posta tago, kiu estis la 8-a de la dek-unua monato novembr'o, la ŝipo veturis pli ol 100 mejl'oj. Je vespero la taglibro de la ŝipo montris, ke la ŝipo iris 220 mejl'oj de la urbo, kaj en la taglibro de s-ro FOGG, ke li esperas, ke li povos iri al la urbo Jokohama sen malfruigoj.

Je la mateniĝo la vento forte blovis, kaj la ĉielo antaŭdiris ventegon. Ventego el pluvo kaj vento malsupreniris kontraŭ ilin ĉirkaŭ 8:00. Grandegaj ondoj puŝis la ŝipon dum la tuta tago. La nokto estis vere timiganta. La tago reaperis. Estis signoj de trankvilo je la tagmezo. La nokto estis iomete senzorgema. Je la posta mateno ili ekvidis la bordon, kaj Johano BUNSBY povis certigi, ke ili estas ĉirkaŭ 100 mejl'oj de la urbo Ŝanghaj.

Je 7:00 ptm ili estis akoraŭ je tri mejl'oj de la urbo. Ankaŭ tiam longo, nigra defumilo kun ringegoj el fumo aperis ĉe la rando de la akvo. Estis la usona vaporŝipo, kiu foriris al la urbo Jokohama je la skribita tempo.

S-ro FOGG trankvile diris:

- Sonu signon al ĝi! Levu la kolorojn!

XXII

La ŝipo KARNATIK, kiu iris for de la urbo Hong-Kong je 6:30 ptm je la 7-a de la naŭa monato septembr'o, antaŭeniris al la lando Japano per plena rapideco. Je la tago post tio veturanto, kun duone sensenta okulo kaj malordaj haroj, faletis, iris el la dua dormoĉambro, kaj lame iris al seĝo sur la supra planko.

Estis PASPORTO. Kio jam okazis al li estas tia ĉi: post tri horoj, kun decidata penso en sia sonĝoj, la bedaŭrindulo vekis, kaj luktis kontraŭ la sensentiga enfluo de la fumŝtofo. Li staris per teni sin al la muroj, falis, kaj denove rampis supren, kaj, pelata per ia internsento, li ĉiam kriis:

- La ŝipo KARNATIK, la ŝipo KARNATIK!

La vaporŝipo staris apud la ŝipejo, preta por ekiri. PASPORTO necesis nur malmultajn paŝojn. Li iris al la piedtabulo, iris laŭ ĝi, kaj falis sensenta al la planko de la ŝipo, tuj kiam la ŝipo ekiris.

PASPORTO devis demandi la veturantestro pri la numero de la dormoĉambro de sia estro. La veturantestro respondis, ke li ne scias iun veturanton kun la nomo FOGG.

Li estis laŭ la vojo al la lando Japano, kaj kion li faros, kiam li venis al tie? Lia poŝo havis neniun moneron.

Je la mateno de la 13-a la ŝipo KARNATIK iris en la ŝipejon de la urbo Jokohama. PASPORTO timete iris al la bordo de tiu aparta lando. La stratoj estis okupataj per homoj. La bedaŭrindulo certe multe matenmanĝis, antaŭ li iris el la ŝipo. Ĉar tamen li piediris dum la tuta tago, la ordonoj de malsateco fariĝis gravaj.

XXIII

Je la morgaŭa mateno bedaŭrinda, malriĉa, malsata PASPORTO diris al si, ke li devis manĝi, kaj ju pli rapide, des pli bone.

Dum li pensis laŭ tia maniero, liaj okuloj ekvidis grandon signon, kiun ia ŝercemulo portis laŭ la stratoj:

BALANCISTARO JAPANA
ESTIMATA VILHELMO BATULKAR, HAVANTO
LASTAJ RIGARDINDAĴOJ
ANTAŬ LA FORIRO AL USONO
DE LA
LONGAJ NAZOJ! LONGAJ NAZOJ!

Li iris post la ŝercemulo, kaj post kvarono da horo li haltis antaŭ la domo kun eksteraj muroj kun koloroj, kiuj montris balancistaron. PASPORTO eniris, kaj petis pri s-ro BATULKAR, kiu tuj aperis. PASPORTO demandis:

- Ĉu vi volas servanton, sinjoro?

S-ro BATULKAR kriis, dum li montris du fortajn manojn:

- Mi jam havas du servantojn, kiuj estas obeantaj kaj fidelaj, kaj neniam forlasis min, kaj laboras por manĝaĵo, kaj jen ili. Mi ne povas ricevi vin kiel servanto, sed povas kiel ŝercemulo.

La rigardaĵo, kiun la estimata s-ro BATULKAR laŭte kriis, komencis je 3:00 ptm. Li donis al PASPORTO la laboron por uzi sian fortan dorson por la montro de la "egipta tombego el homoj", kvankam li ne povis fari antaŭripeton.

Antaŭ 3:00 ptm rigardantoj iris en la domon. La elfaro estis simila al ĉiuj balancistaraj montroj.

S-ro BATULKAR kriis la lastan vidindon, la "egipta tombego el homoj". PASPORTO iris al la planko, kaj kuŝis apud la aliaj, kiuj faris la fundon. Dua balancistaro metis sin sur ilin, poste tria, kaj poste kvara, ĝis la domo el homoj iris al la supro de la domo. Tio gajnis laŭtan laŭdadon, kiam la balanco subite malaperis, kaj la "domo" rompiĝis.

La ŝuldo estis de PASPORTO. Li forlasis sian lokon, kaj falis al la piedoj de unu el la rigardantoj, kaj kriis:

- Ha, mia estro! mia estro!

- Bone. Ni iru al la vaporŝipo.

Je 6:30 ptm, la vera tempo por foriri, s-ro FOGG kaj Auda kun PASPORTO post ili, iris en la usonan vaporŝipon.

XXIV

Kion okazis, kiam la ŝipo de BUNSBY venis en la vidon de la urbo Ŝanghaj, oni facile povas proponi. La signojn, kiujn la ŝipo faris, la ŝipestro de la vaporŝipo de la urbo Jokohama vidis.

La vaporŝipo, kiu foriros de la urbo Jokohama al San-Francisko, havis la nomon LA MILITESTRO GRANT. Per fari 12 mejl'ojn po horo, ĝi povas iri trans la marego post 21 tagoj. Fileas FOGG tial seneraras por esperi, ke li iros al la urbo San-Francisko je la 2-a de la dek-dua monato decembr'o, Nov-Jork je la 11-a, kaj London je la 20-a.

Je la naŭa tago, post li iris de la urbo Jokohama, Fileas FOGG iris trans la duonon de la Tero. La vaporŝipo iris je la 23-a de la monato novembr'o trans la kontraŭloko de la urbo London.

* * *

Kiam li antaŭe iris al la urbo Jokohama, FIX iris de s-ro FOGG, kiun li pripensis vidi denove dum la tago, tuj rapidis al la angla regodomo, kie li trovis la permesilon por la leĝa kapto. FIX pensis post tempeto de kolero:

- Nun, la permesilo havas nenian bonon tie ĉi, sed havos en la lando Anglujo. La kontraŭleĝulo verŝajne intencas reiri al sia propra lando, ĉar li pensas, ke la leĝodefendistoj perdis lin. Bone! Mi iros post li trans la marego Atlantiko.

Je tiu ĉi tago tamen li vizaĝe al vizaĝo renkontis la servanton PASPORTO ĉe la antaŭo de la supra planko. La dua sen vorto rapidis al li, kaj kaptis lin ĉe la kolo. FIX sensente diris:

- Permesu, ke mi parolos kun vi - pro via estro. Ĝis nun mi estas la malamiko de s-ro FOGG. Mi nun estas en lia ludo. Post nun mi faros tiel por helpi lin, kiel ĝis nun mi malhelpis lin. Via volo estas la sama kiel mia, ĉar estas sole en la lando Anglujo, ke vi elscios, ĉu vi estas en la servo de kontraŭleĝulo aŭ laŭleĝulo. Ĉu ni estas la amikoj?

PASPORTO respondis:

- Amikoj? Ne, sed eble kunlaboruloj. Ĉe la plej malgranda signeto de malfideleco tamen mi disturnigos vian kolon!

Post 11 tagoj je la 3-a de la dek-dua monato decembr'o, la vaporŝipo iris en la duonmaron Ora-Pordego kaj al la urbo San-Francisko.

XXV

Estas je 7:00 atm, kiam s-ro FOGG, Auda kaj PASPORTO ekiris sur la landegon nordamerikan, se oni povas doni tiun nomon al la ŝipejo en la akvo, sur kiun ili elŝipiĝis.

S-ro FOGG, kiam li iris sur la bordon, iris por lerni, je kiu horo la unua treno iros al la urbo Nov-York, kaj trovis, ke tio estos je 6:00 ptm. Li tial havis la tutan tagon por esti en la estra urbo de la lando Kalifornia. Uzantaj kaleŝon, li kaj Auda paŝis en ĝi, dum PASPORTO sidis apud la kondukanto, kaj ili ekiris al la hotelo Interlanda. De la alta loko PASPORTO scivoleme rigardis la larĝajn stratojn. La alta turo de la estra domo estis super la tuta vido de la stratoj, kiuj kvarangule kuŝis unu trans la alia.

La tera etaĝo de la hotelo enhavis grandan manĝejon, malferman al ĉiuj pasirantoj. Post la matenmanĝo s-ro FOGG kun Auda ekiris al la angla regodomo por la sigelo. Li tamen ne iris ĝis ducent paŝoj, kiam "per la plej granda ŝanco en la mondo" li renkontis la troviston FIX. La trovisto - kiu intencis ne perdi la vidon de li - petis iri kun ili dum ilia promeno ĉirkaŭ la urbo.

Ili baldaŭ trovis sin ĉe la strato Montgomery, kie estis granda amaso da homoj. Oni ĉie aŭdis laŭtajn kriojn:

- La bonulo KAMERFIELD!

- La bonulo MANDIBOY!

Por rigardi sen ili puŝi ilin, la promenantaro iris al supro de ŝtuparo ĉe la fino de la strato. Nova lukto venis. Fermataj manoj batis. Aktivularo venis al la ŝtuparo, kie ili staris. Granda batalulo kun ruĝaj barbo kaj vizaĝo, kiu ŝajnis esti la estro, levis manon por bati s-ron FOGG. Li fortege batus lin, se FIX ne rapidis al tie, kaj anstataŭe ricevis tion.

S-ro FOGG kolere ekrigardis la batalulon, kaj kriis:

- Usonano!

La alia respondis:

- Anglo! Ni denove renkontos! Kio estas la nomo?

- Fileas FOGG. Kaj via?

- La kolonestro Stamp PROKTOR.

La ondo el homoj pasis, post ĝi puŝis la troviston al la tero.

Je 5:45 ptm la veturantoj iris al la fervojdomo, kaj trovis la trenon pretan por foriri.

XXVI

"De marego al marego" - la usonanoj tiel diras. Kaj tiuj kvar vortoj priskribas la grandan fervojon, kiu iras trans la tuta longeco de Usono. La urbo Nov-York estas la vojo, laŭ kiu Fileas FOGG iros dum sep tagoj, kaj kiu - almenaŭ li tiel esperis - povigos, ke li veturos per atlanta vaporŝipo je la 11-a de la urbo Nov-York al la urbo Liverpool.

La treno iris de la fervojdomo Oakland je 6:00 ptm. Neĝo komencis fali je horo post ili ekiris - malgrava neĝo tamen, kiu feliĉe ne malhelpos la trenon. Je 8:00 ptm veturantestro iris en la kaleŝon, kaj diris, ke estas la tempo por enlitiĝi. Post mallonga tempo la kaleŝo ŝanĝiĝis al dormejo. La dorsojn de la seĝoj ili puŝis malantaŭen, kaj zorgeme magazenitajn litojn ili venigis. La treno iris en la usonan landon Nevada je la 9:00 atm. Je la tagomezo ĝi iris al la urbo Reno, kie ili haltis dum 20 minutoj por la matenmanĝo.

Tiam bestaro el 10,000 aŭ 12,000 bizon'bestoj staris sur la fervojo. La plej bona maniero estis atendi, kaj poste regajni la tempon per pli granda rapideco, post la kontraŭa objekto foriros.

Estis 9:30 ptm, kiam la treno iris en la usona lando Utah.

XXVII

Dum la nokto de la 5-a de la dek-dua monato decembr'o, la treno iris al la sud'est'o je 50 mejl'oj, post tio je la sama longeco al la nord'est'o al la Granda sala mareto.

PASPORTO ĉirkaŭ la 9:00 paŝis sur la enirejon por la bona aero. Malordinara homo aperis sur la enirejo. Li estis alta kaj nigrema kun nigraj lipharoj. Oni povis ekkompreni, ke li estis pastro. Li iris al unu fino de la treno al la alia, kaj ligis al la pordo de ĉiu kaleŝo skribitan sciilo:

Konsilisto Vilhelmo HITCH, sendito de Mormonismo, utilanta la ĉeesto en la treno numero 48, lektos pri mormonismo en la kaleŝo numero 117 11:00-12:00.

PASPORTO sciis nenion pri mormonismo sed la kutimon pri multajedzinismo. Je la decidita horo konsilanto Vilhelmo HITCH staris, kaj per kolera voĉo, kiel oni jam kontaŭdirus lin, diris:

- Mi diras al vi, ke Josef SMITH mortis pro Dio, ke lia frato Hiram mortis pro Dio, kaj ke la kontraŭpresoj de la registaro de Usono mortos la estron Brigham YOUNG.

La konsilanto rigardis PASPORTOn plene al la vizaĝo, kaj diris al li, ke post du jaroj post la mortigo de Josef SMITH la dienspirata Brigham YOUNG, lia postulo, iris el la urbo Nauvoo al la bordo de la Granda sala mareto.

- Forpelite de la usona lando Vermont, de la usona lando Ilinojs, de la usona lando Ohajo, de la usona lando Utah, ni ankoraŭ trovos sendependantan landon por starigi niajn loĝejojn. Kaj vi, mia frato, ĉu vi ne ligilos tie ankaŭ vian sub la ombro de niaj koloroj?

PASPORTO kuraĝe diris:

- Ne!

Kaj li iris el la kaleŝo.

Dum la lekto la treno bone iris, kaj antaŭ 12:30 ptm ĝi iris al la nord'okcident'a bordo de la Granda sala mareto. La treno iris al la urbo Ogden je 2:00 ptm. S-ro FOGG kaj la veturantaro havis la libertempon por vidi la Salmaretan urbon. Je 4:00 ptm la veturantaro denove estis ĉe la fervojdomo, sidis en la treno, kaj la fajfo sonis la ekiro.

XXVIII

La treno, post ĝi iris de la Granda sala mareto ĉe la urbo Ogden iris dum horo al la rivero Weber, kaj plenumis proksime al 900 mejl'ojn de la urbo San-Francisko.

Je 10:00 ptm la treno haltis ĉe la fervojdomo de la milita fortejo Bridĝer, kaj post triono da horo iris en la usona lando Wyoming. Je la posta tago, la 7-a de la dek-dua monato decembr'o, ili haltis je kvarono da horo ĉe la fervojdomo Verda-Rivero. La neĝo multe falis dum la nokto, miksanta kun pluvo, tamen la duono jam fluidiĝis, kaj ne interrompis la veturon.

Kelkaj veturantoj jam eltreniĝis ĉe la fervojdomo, kaj inter ili Auda ekvidis la kolonestron Stamp PROKTER, ja kiu grande malbone diris al Fileas FOGG ĉe la kunveno en la urbo San-Francisko.

Auda utilis tempeton, kiam s-ro FOGG dormis, por diri al FIX kaj PASPORTO tiun, kiun ŝi ekvidis. FIX diris:

- Nun, sentu vin certa, sinjorino, antaŭ ol li justigos kun s-ro FOGG, li devos justigi kun mi. Ĉu li venkos aŭ malvenkos, tio malfruigos s-ron FOGG.

PASPORTO aldonis:

- Ni devas, se eble, malhelpi, ke li interrompi la aferon.

Je 11:00 atm la treno iris ĝis la altejo de la pasejo Bridĝer. Je 12:30 la veturantoj breve ekvidis la militan fortejon Halleck. Post kelkaj horoj, ili iris trans la Ŝtonemajn montojn.

Post facila matenmanĝo en la treno, ili aŭdis fortan fajfsonon, kaj la treno haltis. PASPORTO rapidis el la kaleŝo. La treno haltis antaŭ ruĝa signo, kiu kontaŭstaris sur la vojo. PASPORTO kuniĝis kun veturantaro, kaj aŭdis, ke signolaboristo diris:

- Vi ne povas pasi. La ponto ĉe la vilaĝo skuas, kaj ne portos la trenon.

La veturantestro diris:

- Ni sendis al la urbo Omaha por treno, ŝi tamen iros ĝis la vilaĝo post ses horoj.

La kondukisto kun la nomo FORSTER kriis:

- Mi pensas, ke per gajni la plej grandan rapidecon ni eble povos iri trans ĝin.

PASPORTO diris:

- Estos pli multe senca, ke ni piede iras trans la ponton, kaj la treno iros post tio.

Neniu tamen aŭdis la saĝan penson. La veturantoj denove sidis en la kaleŝojn.

La lokomovilo laŭte fajfis. La kondukanto malantaŭigis la trenon je unu mejl'o, kiel saltulo, kiu pretigas por salti. La treno tiam antaŭeniris kun alia fajfo. Ili pensis, ke la tuta treno iris per 100 mejloj per horo, kaj estis malmulta pezo sur la vojo.

La treno saltis de unu bordo al la alia, kaj la kondukisto ne povis haltigi ĝin ĝis kvin mejl'oj post la fervojdomo. Breve post la treno tamen iris trans la riveron, la ponto, plene detruita, falis kun tondrosono en la rapidajn akvojn.

XXIX

La treno daŭrigis la veturon dum la vespero sen interrompo ĝis la pasejo Evans. Ĝi pasis 1382 mejl'ojn de la urbo San-Francisko post tri tagoj kaj tri noktoj. Necesis ankoraŭ kvar tagoj kaj noktoj al la urbo Nov-York.

Ili iris en la usonan landon Nebraska je 11:00 ptm. Ili pasis la militan fortejon McPherson je 8:00 atm, kaj devis pasi ankoraŭ 357 mejl'ojn al la urbo Omaha.

S-ro FOGG kaj la kunludantoj jam rekomencis ludi kart'ojn, kiam voĉo post li diris:

- Mi anstataŭe ludis diamant'on.

S-ro FOGG, Auda kaj FIX levis la kapojn kaj ekvidis la kolonestron PROKTER. La usonano respondis:

- La tempon kaj lokon vi volas, kaj kun la pafilojn, kiujn vi elektas!

Fileas FOGG respondis:

- Post ses monatoj!

Stamp PROKTER kriis:

- Tio estas por atendi. Tuj aŭ neniam!

La du batalantoj, la duauloj, kaj la veturantestro pasis al la lasta kaleŝo de la treno. S-ro FOGG kaj la kolonestro PROKTER, ĉiu kun ses-pilka manpafilo, eniris la kaleŝon, kiam sovaĝaj krioj subite iris tra la aero, kaj pafoj, kiuj ne venas el la kaleŝo, kie estas la batalantoj. Ili tiam ekkomprenis, ke indianoj atakas la trenon.

La indianoj unue entreniĝis en la lokomovilon, kaj vulnis la kondukiston kaj fajriston. La veturantestro kriis:

- Se la treno ne haltis post breva tempo, ni mortos!

PASPORTO kriis:

- Mi iros!

La treno iris je kelkaj minutoj. Ili tamen utilis la haltilojn, kaj ili fine haltis preskaŭ 100 futoj de la fervojdomo de la fortejo Kearney. La militistoj de la fortejo aŭdis la pafojn, kaj rapidis. La indianoj ne antaŭvidis ilin, kaj jam foriris, antaŭ ol la treno plene haltis.

Kiam la veturantoj tamen kalkulis unu la alian sur la atendejo de la fervojdomo, ili ektrovis, ke kelkaj forestas, ankaŭ la kuraĝa franco.

XXX

Tri veturantoj, enhavantaj PASPORTON, malaperis. La kolonestro PROKTOR havis gravan vundon. Ili portis lin al la milita fortejo.

S-ro FOGG staris senmova. Li mallaŭte diris al Auda:

- Mi trovos lin vivan aŭ mortan.

La estro de la milita fortejo Kearney estis tie. S-ro FOGG diris al li:

- Sinjoro, tri veturantoj malaperis. Ĉu vi proponos iri post la indianoj?

La estro respondis:

- La indianoj povos iri trans la rivero Arkansas, kaj mi ne povas lasi la fortejon sendefendema.

S-ro FOGG malvarme diris:

- Mi sola iros.

- Ne. Vi estas kuraĝa viro -

Li aldonis, dum li turnis sin al la militistoj:

- Tridek volantoj!

Breve post tio, s-ro FOGG premis la manon de la juna virino, kaj, post li fidas al ŝi pri la vetursako, iris kun la malgranda militistaro. Antaŭ ol li foriris, li diris al la militistoj:

- Miaj amikoj, mi dividos inter vi 5000 usonanajn dolar'ojn, se ni savos la malliberulojn.

Tiam estis malgrande post la tagmezo.

La veturantoj ĝojis por vidi, ke la lokomovilo rekomencis ĉe la antaŭo de la treno. Auda rapidis el la fervojdomo, kaj demandis al la veturantestro:

- Ĉu vi rekomencos?

La veturantestro respondis:

Mi ne povas interrompi la veturon. Ni nun malfruas per tri horoj.

- Kaj kiam alia treno iras al tie ĉi de la urbo San-Francisko?

- Je la morgaŭa vespero.

- Tiam tamen estos tro malfrue! Mi ne iros.

Dumtempe la veturantoj kaj kelkaj el la vunditoj, inter ili la kolonestro PROKTOR jam sidis en la treno. La kondukisto fajfis, la treno ekiris, kaj baldaŭ malaperis, kaj miksis sian blankan fumon kun la ĉirkaŭblovanta kaj forte falanta neĝo.

Tra la nokto Auda, plena per malfeliĉaj antaŭsentoj kaj la koro per ĉagrenegoj, ĉirkaŭiris ĉe la rando le la herbolando. La nokto pasis. Ili aŭdis pafojn. La militistoj rapidis el la fortejo, kaj je la duono de mejlo ekvidis piedirantaron bonordeman.

XXXI

Fileas FOGG ektrovis, ke al li estas malfrue da dudek horoj.

La trovisto tiam iris al s-ro FOGG, kaj severe rigardis lin, kaj diris:

- Vi devas regajni ok horojn. Certa viro proponis tian vojon al mi.

FIX fingromontris la viron, kiu ĉirkaŭiris antaŭ la fervojdomo, kaj s-ro FOGG iris al li. Post tempeto, s-ro FOGG kaj la usonano, kies nomo estis MUDĜE, iris en la dometon, kiu staris iomete de la milita fortejo. Tie s-ro FOGG rigardis malkonvenan veturilon, ligna kvarangulo sur du longaj, mallarĝaj glitiloj, kaj sur kiu estis seĝoj por kvin aŭ ses homoj. Granda starbastonego staris sur la kvarangulo, ligita per feraj ŝnuroj, kaj al kiu estis ligita granda ventotolo de ŝipo. La starbastonego havis feran lignopecon por ligi alian transventotolon.

Je 8:00 la glitveturilo estis preta por ekiri. Ili malfaldis la du grandajn ventotolojn, kaj per la premo de la vento la veturilo glitis sur la malmola neĝo je la rapideco da 40 horoj per mejl'o.

La longeco inter la fortejo Kearney kaj la urbo Omaha estis ĝis 200 mejl'oj. La herbolando, trans kiu la veturilo rekte iris, estis tiel ebena kiel la maro. La vento, kiu ne malfortiĝis, blovis, kaj preskaŭ rompis la starbastonegon. La feraj ŝnuroj tamen forte tenas ĝin.

Ĉirkaŭ 12:00 MUDĜE fingromontris amason de tegmentoj, blankaj pro la neĝo, kaj diris:

- Ni jam estas tie!

La treno estis preta por ekiri, kiam s-ro FOGG kaj la veturantaro iris al la fervojdomo, kaj ili havas sufiĉan tempon nur por iri en ĝin. Dum la nokto la treno iris trans la rivero Misisipi. Je la posta tago, kiu estis la 10-a de la monato, je 16:00 ĝi iris al la urbo Ĉikago.

Estis 900 mejl'oj inter la urbo kaj la urbo Nov-Yorko. Estas tamen en la urbo multaj trenoj. S-ro FOGG iris el unu al la alia. La rivero Hudson fine venis en la vidon. Je 21:45 de la 11-a tago de la monato, la treno haltis ĉe la fervojdomo sur la dekstra bordo de la rivero, ja antaŭ la ŝipejo.

La ŝipo ĈINUJO al la urbo Liverpool jam eliris antaŭ tri kvaronoj de horo!

XXXII

La ŝipo ĈINUJO jam foriris, kaj ŝajnis, ke ĝi forportis la lastan esperon de Fileas FOGG.

S-ro FOGG tamen, post li iris de la ŝipejo Kunard, simple diris:

- Ni konsilos morgaŭ pri tio, kio estos la plej bona. Kuniru!

La veturantaro iris trans la rivero Hudson en la transrivera ŝipo ĜERSEY-URBO, kaj sidis en kaleŝo al la hotelo S-ta Nikolas.

La posta tago estis la 12-a de la dek-dua monato decembr'o. S-ro FOGG sola iris el la hotelo, post li donis al PASPORTO ordonetojn por atendi la revenon, kaj por sciigi Audan, ke ŝi tuj estu preta.

S-ro FOGG salutis ŝipon, iris en ĝin, kaj baldaŭ ektrovis sin en la ŝipo HENRIETA kun feraj muroj kaj ligna supraplanko. Sur la supraplanko, li petis por la ŝipestro, kiu baldaŭ salutis. Li estis viro kun 50 jaroj kaj grandaj okuloj, kaj kun la koloro de malnova kupro, ruĝaj haroj, dika kolo, kaj voĉo kiel malafabla hundo.

S-ro FOGG demandis:

- La ŝipestro?

- Mi estas la ŝipestro.

- Mi estas Fileas FOGG de la urbo London.

- Mi estas Andreo SPEEDY de la urbo Kardiff.

- Ĉu vi havas veturantojn?

- Neniam veturantojn. Tro malhelpas.

- Ĉu vi portos min kaj tri aliajn al la urbo Liverpool?

- Ne. Mi iros al la urbo Bordeaux, certe al Bordeaux.

- Mi donos al vi 2000 dolar'ojn.

- Po ĉiu?

- Po ĉiu.

La ŝipestro SPEEDY simple diris:

- Mi komencos je la 9-a horo. Ĉu vi kaj via veturantaro estas pretaj?

S-ro FOGG tiel simple respondis:

- Ni estos en la ŝipo je la 9-a horo.

XXXIII

Post unu horo la ŝipo HENRIETA pasis la lumturon, kiu montras la enirejon de la rivero Hudson, kaj iris al la marego.

Je la tagmezo de la posta tago, viro iris al la altoĉambro por certigi la lokon de la ŝipo. Estis Fileas FOGG.

Fileas FOGG jam veturis por la urbo Bordeaux. Dum la 30 horoj, kiam li estis en la ŝipo, li tiel komercis per siaj monpaperetoj, ke al la maristoj, kiu ne estis la longatempa maristaro, ne plaĉas la ŝipestro. Ili fermis lin en lian ĉambron per ŝlosilo kaj seruro.

Dum la unuaj tagoj ili sufiĉe facile veturis.

FIX decidis, ke la ŝipo per la ordonoj de FOGG ne iras al la urbo Liverpool, sed al ia parto de la mondo, kie la ŝtelisto libere loĝos.

Je la 13-a ili pasis la bordo de la insulo Newfoundland - danĝera loko, kie estas oftaj nebuloj kaj fortaj ventegoj.

La 16-a de la dek-dua monato de decembr'o estis la 75-a tago post la foriro de Fileas FOGG de la urbo London.

Je tiu tago la vaporilisto iris al la supraplanko al s-ro FOGG, kaj komencis severe paroli kun li:

- Vi devas memori, ke, post ni ekiris, ni tenis varmajn fajrojn en ĉiuj fajrejoj. Ni kvankam havis sufiĉan karbon por iri per vaporo de la urbo Nov-York al la urbo Bordeaux, ni ne havis sufiĉan por plena vaporo de tie al la urbo Liverpool.

Je tempeto antaŭ la tagmezo Fileas FOGG, post li certigis la lokon de la ŝipo, vokis PASPORTON, kaj ordonis, ke li venigu la ŝipestron SPEEDY. Post malgranda tempeto, kun krioj kaj malbenoj la ŝipestro aperis ĉe la supraplanko. Li diris kun ruĝa vizaĝo:

- Kie estas ni?

S-ro FOGG respondis per nerompebla trankvileco:

- Je 707 mejl'oj de la urbo Liverpool. Mi sendis pro vi, sinjoro, por peti, ĉu vi vendos al mi vian ŝipon. Mi devos bruli ĝin.

La ŝipestro SPEEDY kriis:

- Bruli mian ŝipon! La ŝipo de kosto da 50 000 usonaj dolar'oj!

Fileas FOGG respondis, dum li donis al li falditajn monpaperetojn:

- Jen 60 000.

Andreo SPEEDY elkaptis ilin, kaj metis ilin en poŝon. Li aldonis:

- Ĉu vi scias, ŝipestro FOGG, ke vi havas iometon de usonano en vi?

- Disigu la seĝojn kaj litojn, kaj brulu ilin!

La pli granda parto de la supraplanko malaperis je la 20-a. Je tiu tago tamen ili ekvidis la bordon de Irlando.

La ŝipo HENRIETA iris en la urbon Queenstown je 1:00 atm. La veturantaro tuj iris al la lando. Ĉiuj ili eniris trenon, kiu estis preta por foriri je 1:30. Je sunleviĝo ili estis en la urbo Dublin. Ili baldaŭ iris en vaporŝipon.

Fileas FOGG fine iris el la ŝipo ĉe la ŝipejo de la urbo Liverpool je 11:40 de la 21-a tago de la dek-dua monato decembr'o. Li estis nur je ses horoj de la urbo London.

Je tiu tujo FIX iris al li, metis manon sur lin, montris la permesilon por laŭleĝa kapto, kaj diris:

- Mi kaptas vin per la nomo de la reĝino!

XXXIV

Fileas FOGG estis en la malliberejo. Li estis sub seruro en la domo de fremdalandaj postulmonoj, kaj atendis kondukiĝi al la urbo London.

Se iu ajn tiam iris en la domon, tiu trovis s-ron FOGG, sidanta sur benko sen movaĵo, trankvila kaj sen videbla kolero.

Je 2:33 ptm li aŭdis bruon ekster la ĉambro, kaj post tio la pordo malfermiĝis, kaj li vidis la tri: PASPORTO, Auda, kaj FIX, kiu rapidas al li. Li kun malfacileco diris:

- Sinjoro - Pardonu! - malbonokaza simileco - ili kaptis la ŝtelulon antaŭ tri tagoj - vi estas libera!

Li iris al FIX, kaj rigardis lian vizaĝon, kaj per la sola rapida movo, kiun li faris dum sia tuta vivo, tiris malantaŭen la manojn, kaj per la senerareco de maŝino, batis la troviston al la planko.

Tiam estis 2:40 ptm. La rapida treno jam foriris. Fileas FOGG tiam petis apartan trenon. La aferoj de la fervojo ne permesis, ke la treno foriros antaŭ 3:00 ptm.

Estis tamen malfruigoj, kaj kiam s-ro FOGG paŝis el la treno ĉe la fervojdomo, ĉiuj horloĝoj en la urbo London montris 8:45 ptm.

Post la veturo ĉirkaŭ la mondon, li malfruis per kvin sesdekonoj da horo. Li malgajnis la ludomonon!

XXXV

Post li iris el la fervojdomo, s-ro FOGG donis al la servanto PASPORTO ordonetojn por aĉeti necesaĵojn, kaj sensone iris al sia loĝejo. Li apartigis ĉambron en la domo por Auda, kiu superiĝis per malĝojo pro la malbonokazo de sia defendanto. S-ro FOGG vokis la servanton PASPORTO je la mateno, kaj ordonis, ke li preparu la matenmanĝon por Auda kaj tason da teo kaj pecon de viando por li.

Je 7:30 ptm s-ro FOGG sendis por ekscii, ĉu Auda vidos lin, kaj post mallonga tempo li trovis sin kun ŝi. Li diris:

- Kiam mi decidis, ke mi venigos vin malproksimen el la lando, kiu estis danĝera por vi, tiam mi estis riĉa, kaj pripensis, ke mi apartigos parton de miaj havaĵoj pro vi.

Auda respondis:

- Kaj ankaŭ mi petas vin, ĉu vi pardonos min, ĉar mi iris post vi, kaj - kiu scias - eble malrapidigis vin, kaj tial helpis kaŭzi vian malgajnon? Kio tamen okazos por vi? Malriĉeco tamen ne superos homon, kiel vi. Viaj amikoj -

- Mi havas neniun amikon, sinjorino. Mi nun ne havas neniun parencon.

Auda diris, dum ŝi stariĝis kaj kaptis lian manon:

- S-ro FOGG, ĉu vi tuj volas parencinon kaj amikinon? Ĉu vi havos min kiel edzinon?

S-ro FOGG tiam stariĝis. Li simple diris:

- Jes, per ĉio, kio estas la plej sankta, mi amas vin, kaj mi estas tute de vi!

Li vokis la servanton, kaj li tuj aperis. S-ro FOGG demandis, ĉu estis tro malfrue por sciigi la bonestimaton je tiu ĉi vespero.

XXXVI

La kvin kontraŭuloj de Fileas FOGG jam kunvenis en la granda drinkejo de la kolegaro. Johano SULLIVAN kaj Samuel FALLENTIN, la monejistoj; Andreo STUART, la konstruisto; Gauthier RALPH, la estro de la monejo de Anglujo; kaj Tomaso FLANAGAN, la bieristo, ĉiuj maltrankvile atendis.

Andreo STUART diris:

- Bone, sinjoroj, se Fileas FOGG jam venus per la treno de 7:30 ptm, li jam iris al tie ĉi. Ni tial povas kompreni, ke ni gajnis la ludon.

La pordo de la drinkejo malfermiĝis, kiam Fileas FOGG aperis, kaj per sia trankvila voĉo diris:

- Jen mi, sinjoroj!

    XXXVII
   
Vi, la leganto, bonvolu memori, ke je breve post la 8:00 ptm - ĉirkaŭ dudek-kvin horoj post la veturantoj iris al la urbo London - la estro sendis PASPORTOn por utiligis la servon de la pastro por geedziĝo, kiu okazos je la posta tago. Li baldaŭ iris al la domo de la bonestimato, sed ne trovis lin ĉe la domo. PASPORTO atendis je triono da horo, kaj, kiam li iris for de la domo, estis breve post 8:30 ptm. Kun malordigitaj haroj kaj sen ĉapelo, li kuris laŭ la strato, kiel alia homo neniam kuris!

Post tri sesdekonoj da horo li denove estis ĉe la domaro Sedĝvil, kaj faletis en la ĉambron de s-ro FOGG. PASPORTO senspire diris:

- Sinjoro! geedziĝo - ne ebla - ĉar morgaŭ - estos dimanĉo! vi eraris per unu tago! Ni frue iris al tie ĉi per 24 horoj; estas tamen nur dek sesdekonoj da horo!

PASPORTO kaptis la estron per la kolumo, kaj perforte tiris lin.

La kaŭzo de la eraro estas tre simpla.

Dum li veturis al la supreniro de la suno, la tagoj tiel plibreviĝis per kvar sesdekonoj da horo je ĉiu tago. Per aliaj vortoj, dum Fileas FOGG vidis, ke la suno transpasis je okdek fojoj, liaj amikoj en la urbo London vidis, ke ĝi transpasis nur je sepdek-ok fojoj.

Fileas FOGG tial gajnis la du-dek mil livr'ojn; sed li uzis preskaŭ deknaŭ mil dum la veturo.

Kion li gajnis per tiu malfacileco? - nenion sed ĉarmantan virinon, kiu faris lin la plej gaja el ĉiuj viroj!

Vere, ĉu vi ne por io pli malgranda veturos ĉirkaŭ la mondon?

No comments:

Post a Comment